china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ago estis laŭdata  (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-29 09:27:16

De la jaro 2009, la financa krizo, kiu jam plivastiĝis unu jaron en la tuta mondo, estas pli kaj pli intensa. Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko pluapaŝe malpliigis anticipan kalkulon pri tutmonda ekonomia kreskado. En ĉi tiu fono, kiel la monda tria granda ekonomia korpo, Ĉinio difinis kurantjaran celon de ekonomia kreskado je 8%, nature tio fariĝis la fokuso de la mondo. En jarkunveno de "ĉina disvolva altnivela forumo, 2009", ĉu Ĉinio povos teni ekonomian stabilan kaj relative rapidan disvolvon, kian rolon Ĉinio ludos en traktado de la financa krizo, tio fariĝis varme pridiskutata temo. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En raporto, antaŭnelonge publikigita, Monda Banko reviziis anticipan kalkulon pri kreskado de la tutmonda ekonomio kiel negativa kreskado je 1,5%, sed antaŭe ĝi kalkulis la kreskadon je 1%. Ankaŭ Internacia Mona Fonduso antaŭvidis, ke en la kuranta jaro aperis negativa kreskado de 0,5% ĝis 1,5% de la kurantjara ekonomio. Tial, la rapideco de ekonomia kreskado je preskaŭ 8%, elmetita de la ĉina registaro, estas vaste atentata. En la jarkunveno de "ĉina disvolva altnivela forumo, 2009", ĉina vicĉefministro Li Keqiang esprimis, ke Ĉinio kapablas realigi la celon de tenado de ekonomia stabila kaj relative rapida disvolvo. Li diris:

"Ne ŝanĝiĝis baza flanko kaj bona tendenco de la ĉina ekonomia disvolvo. Ĉinio troviĝas en la periodo de industriiga kaj urbaniza rapida evoluigo, la enlanda merkata perspektivo estas vasta, kaj spaco kaj rondfluga liberloko de ekonomia disvolvo granda. Materiala kaj tenika bazo estas pli kaj pli forta, laborfortaj riĉfontoj abundaj kaj kapitaloj relative sufiĉaj. Antaŭ la defio, la ĉina registaro ĝustatempe reguligis direkton de makroskopa ekonomia politiko, alprenis serion da politikoj kaj rimedoj kaj pluapaŝe ludas efikan rolon. Ni havas fidon, kondiĉon kaj kapablon teni la tendencon de ekonomia stabila kaj relative rapida disvolvo."

De la dua duono de la lasta jaro, la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj kontraŭ la financa krizo, inkluzive de grandskala pliigo de registara investo kaj konsuma kapablo de popolanoj, plenumo de planoj por prosperigi industriojn, reguligo de industria strukturo, pliigo de scienc-teknika potenco kaj akcelo de scienc-teknika industriigo, stimulo de enoficiĝo kaj perfektigo de socigarantia sistemo. Pri tio, prezidanto de Hongkong-Ŝanhaja Banka Korporacio sinjoro Stephen Green opiniis, ke la rimedoj de la ĉina registaro estas rapidaj kaj decidemaj, tenis merkatan fidon kaj garantios kreskadon de la ĉina ekonomio. Li diris:

"Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la monda ekonomio. Ĉinio estas la tria granda ekonomia korpo de la nuna mondo, eble la unika, kies ekonomia kreskado povos atingi 8% en la jaro 2009. Ni ĝoje vidis, ke eĉ kiam la tuta globo alfrontas disfalon de fido kaj konfido, la ekonomi-stimulaj rimedoj de la ĉina registaro ankoraŭ gajnis pozitivan efikon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040