china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Zhang Pingzhao (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-30 09:18:43

"En julio de 1990, estrante pli ol 600 taiwan-ajn entreprenistojn, mi venis al Pekino kaj okazigis intertraktadon pri ekonomio kaj komerco inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo, tio kaŭzis vastan atenton, ankaŭ tajdon, la tajdo naskis multajn reciprokajn interfluojn inter la du bordoj."

Pli ol 70-jaraĝa famulo de Taiwan, ĝenerala direktoro de taiwan-a komerca ĝenerala asocio Zhang Pingzhao ankoraŭ klare memoras la scenon antaŭ 19 jaroj. Kvankam antaŭ tiam, multaj taiwan-aj komercistoj faris investon en la ĉeftero, tamen ĉar tiam la taiwan-a instanco malpermesis investon al la ĉeftero kaj ĉi tia investo estis "kontraŭleĝa". Tial, gvidante la unuan vizitan grupon al la ĉeftero, Zhao Pingzhao malfermis la kurtenon de grandskala ekonomia kaj komerca interfluo inter la du bordoj. Hodiaŭ, ni konigos al vi rakonton pri Zhang Pingzhao.

En 1990, Zhang Pingzhao estis popolvola reprezentanto, ankaŭ membro de la Centra Komitato de la partio Kuomintango, li partoprenis en la decida procezo de permeso al malnovaj soldatoj viziti hejmlokajn familianojn, li estis kortuŝita profunde de la sceno, ke soldatoj kaj familianoj amasiĝis. Tio pli firme solidigis lian decidemon pri akcelo de interfluo ekonomia kaj komerca inter la du bordoj. Li diris:

"En 1989, mi komencis akceli interfluon inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo. En 1989 en Hongkong, ni fondis "komercan kunaranĝan asocion de la du bordoj" kaj la ĉeftera flanko fondis "ekonomian kaj komercan kunaranĝan asocion de la du bordoj". La du asocioj subskribis "interkonsenton pri ekonomio kaj komerco inter la du bordoj" en Hongkong kaj kreis subskribon de la unua reprezenta dokumento de la du bordoj. Kvankam tio estas popol-ago, tamen la interkonsento estas reprezenteca."

Akcelate de granda tendenco de ekonomia kaj komerca interfluo kaj disvolvo de la du bordoj kaj de taiwan-aj ekonomiaj personoj, inkluzive de Zhang Pingzhao, fine en 1990, la taiwan-a instanco nuligis limigon pri investo de taiwan-aj komercistoj en la ĉeftero. De tiam, investado de taiwan-aj komercistoj en la ĉeftero ne estas plu "kontraŭleĝa".

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040