china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli kaj pli da taiwan-kapitalaj entreprenoj instalis fabrikojn en Hubei
(GMT+08:00) 2009-06-05 18:54:23

Lastatempe en Wuhan, la ĉefurbo de la ĉina meza provinco Hubei, okazis la 6-a "Hubei-Wuhan-Taiwan-a Semajno". Preskaŭ mil fakuloj kaj komercistoj de la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo amasiĝis, kune diskutis pri rimedoj kontraŭ la financa krizo kaj serĉis novajn ŝancojn eniri en la provincon Hubei.

Kiel la grava provinco en la ĉina meza regiono, Hubei havas apartan lokon kaj sintezan ekonomian superecon elstarantan tago post tago, pro tio pli kaj pli da entreprenoj investis kaj instalis fabrikojn tie, inkluzive de multaj taiwan-kapitalaj entreprenoj. Ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de hubei-aj taiwan-kapitalaj entreprenoj superis 2 mil, kaj la investa sumo superis 5 miliardojn da usonaj dolaroj. Plej multaj taiwan-kapitalaj entreprenoj realigis rapidan evoluigon en Hubei, kaj taiwan-a grupo Tongyi ĝuste estas unu el ili. La grupo laboras pri manĝaĵaj prilaboro kaj vendado. Antaŭ dekkelkaj jaroj, ĝi investis pli ol 50 milionojn da usonaj dolaroj kaj fondis kompanion en Wuhan. En la lasta jaro, wuhan-a kompanio de Tongyi realigis negocan sumon je pli ol 600 milionoj da juanoj kaj gajnis plej multan profiton inter la pli ol 40 kompanioj, instalitaj de la grupo Tongyi en la ĉeftero. Ĝenerala direktoro de la grupo Tongyi sinjoro Lin Cangsheng ĉiam havas bonan atendon pri disvolva potenciala forto de la ĉina meza regiono, precipe de la provinco Hubei, aparte en la fono de la internacia financa krizo, la supereco de Hubei, precipe de Wuhan, estas pli elstara. Li diris;

"Pro la financa krizo, oni denove konsideras propran vivon, la konsidero certe gvidos vivmanieron al pli simpla direkto, sed ne luksa. La simpla direkto ĝuste estas la plej bona kondiĉo de la nuna leviĝo de Wuhan. Tial, mi havas tre bonan esperon pri leviĝanta Wuhan.'

Iuj taiwan-aj komercistoj trovis, ke Hubei estas bona loko, post kiam eksplodo de la financa krizo. En inaŭguro de la "Hubei-Wuhan-Taiwan-a Semajno", estro de oficejo pri taiwan-aj aferoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Wang Yi opiniis, ke nun estas la bona ŝanco por investo de taiwan-aj komercistoj al Hubei. Li diris:

"Por taiwan-aj komercistoj amasiĝintaj ĉemare, la meza regiono de la ĉina ĉeftero estas ne nur la interna vendada merkato kun granda potenciala forto, sed ankaŭ la vasta landinterno por industriaj movo kaj eskalado. Hubei troviĝas en grava pasejo de 9 provincoj, havas oportunan trafikon kaj abundajn riĉfontojn kaj kreis novan rigardon al taiwan-aj komercistoj, kiuj klopodas por elliberigi la financan krizon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040