La nokta klubo Mango intencis aldoni al si unu laǔhoran kelnerinon. Multe da fraǔlinoj venis sin anonci. Fine ĝia mastro elektis Aqing, 3-aklasan studentinon el anglalingva fakultato de la universitato S, kvazaǔ trovante trezoron pro tio, ke ŝi ne nur estis figure ĉarma kaj kvalite alta, sed ankaǔ lerte parolis en la angla.
La tasko de Aqing estis, ke de la 19-a horo ĝis la 24-a ŝi servu en kupeo per trinkaĵo. 10 juanojn al ŝi por unu horo, plus bakŝiŝo, sufiĉe multa do estis la honorario. Tamen tre alta estis postulo de la mastro.
Aqing komencis sian laboron. Ŝi servis al administratoro Gao, fakte parvenuo kun kruda aspekto.
"Ǔa ǔa! Fraǔlineto, ne ne, sed feineto!" kriis ekstaze la administratoro, apenaǔ enkupeiĝis Aqing.
Ridetante ŝi levis tason da varma teo sur pleto kaj metis milde ĝin sur la tablon.
"Momenton!" Gao prenis la gracian maneton de Aqing. "Mi postulas surgenuan servon. Ĉiufoje 10 juanojn da trinkmono al vi. Nu, kiel do?"
Surprizite ŝi gapis. Post longa tempo fine ŝia animo revenis. "Pardonon, sinjoro! Ni ne donas tian servon." Mildis ŝia voĉo, rigidis ŝia rideto kaj firmis la tono.
"Ĉu?" Li lasis ŝian manon kaj premis elektran vokbutonon.
Baldaǔ aperis la kalva kapo de la noktokluba mastro. Kaj la kliento ripetis la postulon.
"Aqing," persvadis la mastro. "Ne legiĝas tia servo en la kontrakto. Tamen ni devas laǔeble kontentigi ĉiun honoran gaston. Cetere, la bakŝiŝo estas tre multa."
Ŝi konsterniĝis.
Tiam li turnis dolĉan rideton al Gao kaj diris humile, "Ĉi tiu estas novicino, ankoraǔ ne akomoda. Mi venigu iun alian, pli.,.."
"Ne! Ĝuste ŝin!" Nubo eksternis sin sur la vizaĝo de la kliento.
"Tio—" La mastro embarasiĝis.
"Ne necesas ŝanĝo. Mi do mem!" Aqing sin regis por ne larmi.
"Tio ja estas ĝusta kaj racia." For la nubo de sur la vizaĝo de Gao, kiu elsakigis stakon da monbiletoj kaj – frap'! – sur la tablon. "Fraǔlineto, bone min plezurigu! Ĉiom da mono al vi."
"Sinjoro, momenton! Baldaǔ mi revenos." Ŝi tenere diris.
Ridis la mastro, serene kaj signifoplene.
Ŝi reaperis, ŝminkita kaj ornamita ore kaj arĝente. "Estimata sinjoro, kiom da mono vi pretas elspezi por mi ĉi-vespere?" Sekvis sekse ĉarma rideto.
"Cent juanojn, duoblon de via salajro."
"Bone, sinjoro! Sed, ĉu mi povas fari demandon, nur unu?"
"Nu!"
"Ĉu vere mono povas akirigi ĉion?"
"Certe!" Subite li viglis pri io el ŝia demando. "Kion tio signifas?"
Ŝi aplombe eksidis en sofo. "Sinjoro, ĉi-vespere ni interŝanĝu la pozicion. Bonvole faru surgenuan servon al mi. Mi donos al vi 10-oblon de 100 juanoj."
Post ioma surpriziĝo, "Vere?" Lia demando entenis ironion kaj koleron.
"Mi ne perfidos la vorton!" Severiĝis ŝia mieno.
"Bone! La monon!" Kaj li etendis la manon al ŝi.
Frap'! La tetablo iom tremis pro alfrapiĝo de karto "Ora Spiko" el la Ĉina Popola Agrikultura Banko. "Genuiĝu!" ŝi kriis ordone.
Kolapsis tiu Gao. Dio! Ora Spiko? Riĉulino! ... Ruĝa nubo ŝvebis sur lia facio. Li forkuris terurite, forpreninte sian monon.
(Xu Jing) |