china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Solena ceremonio por projekciiĝo de la filmo "Urbo Plena de Oraj Kirasoj"
(GMT+08:00) 2007-03-30 12:09:32

Zhang Yimou emfazis, ke la filmo Urbo Plena de Oraj Kirasoj absolute ne estas kopiaĵo de la dramo. Li diris:

"En adapto de dramo al filmo, laŭ mi, plej grave estas, ke oni forĵetu grandan nombron da vortoj de roloj kaj turnu ilin al filma movado, kiu konformas al filmo, sed ne estas kopiaĵo de dramo. Roloj devas esti nove kreitaj kaj ni klopodas por serĉi novajn rilatojn inter roloj kaj novan esprimmanieron de tiuj roloj, kiuj akordas al filmo kaj plaĉas al spektantoj."

En du jaroj, Zhang Yimo reviziis scenaron je pli ol 10 fojoj, ne nur ĉeftemo kaj fono de la filmo sed ankaŭ kameraada fenomeno kaj aranĝo de aktoroj, ĉio ĉi tio estas zorgeme atentata. Internaciaj filmsteloj Zhou Runfa kaj Gong Li kunlabore ludas rolojn respektive de imperiestro kaj imperiestrino. Fama aktoro Liu Ye kaj fama kantstelo Zhou Jielun respektive ludas rolojn de kronprincoj. Cetere en la filmo ankaŭ videblas grandioza lukta fenomeno. Nun ni aŭskultas opinion de spektantoj post aprecado:

"Laŭ mi, multaj aktoroj bone ludas, precipe pri lerteco de Zhou Jielun, lia prezento estas plene laŭdata. La grandioza fenomeno donas al mi grandan skuon kaj finfine estas kortuŝa."

"Se oni parolas pri manko de la filmo, mi pensis, ke estas roloj, kvankam ilia prezenta lerteco estas alta, tamen tempo por la filmo estas nur du horoj, tial kelkaj partoj estas iom streĉa. Se la filmo povos longiĝi, la rakonto povos profundiĝi. Ĝenerale estas kontentige."

Povas esti dirite, ke la filmo La Urbo kun Ora Kiraso kameraata de Zhang Yimou estas filmo ĝis nun kun plej grandioza fenomeno en la ĉina filma merkato. La cifero 360 milionoj da juanoj kreas plej altan noton de investo al ĉinaj filmoj. Laŭ konigo, en la filmo estas 20 miloj da homoj, kiuj ludas rolojn de soldatoj kaj iliaj kirasoj kaj ĉevaloj estas orkoloraj. Cetere ankaŭ troviĝas aerkameraado kunlabore kun usona truka kompanio.

Zhang Yimou estas unu el kelkaj nuntempaj ĉinaj reĝisoroj kun internacia influo. En la lastaj jaroj, li prenis fikcian ĉinan antikvan socion kiel la fonon de filmoj kaj samtempe aldonis internacian modan faktoron en la ĉina faktoro, inkluzive de prezentado de internaciaj filmsteloj kaj moda film-paka formo, ĉio ĉi tio rezultigas grandan sukceson de liaj du filmoj en la internacia film-merkato, kiaj Heroo kameraita de li en 2002 kaj Ĉambro de Fluga Sago kameraita de li en 2004.

Nun ceremonio por projekciiĝo de la filmo Urbo Plena de Oraj Kirasoj finiĝis en blindiga kolorlumo kaj sonora muzikaĵo. Tamen kontrolo de merkato al ĝi ĵus komenciĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040