china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komerca filmo kaj arta filmo kune gvidas ĉinan filman merkaton
(GMT+08:00) 2007-03-30 12:11:38

Depost unu monato post surscenejiĝo de filmo "La Urbo Plena de Oraj Kirasoj", kiu estas kameraita de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou, enspezo el bileto-vendado en Ĉinio kaj aliaj landoj gajnas grandan sukceson kaj aliaj artaj filmoj, kiuj spegulas la realan vivon, ankaŭ estas vaste laŭdataj, kvankam ilia enspezo el bileto-vendado estas malmulta. Komercaj filmoj kaj artaj filmoj kune gvidas disvolviĝon de la ĉina filma merkato.

Koncepto pri komerca filmo naskiĝis en Ĉinio en la lastaj jaroj. Ĝenerale dirite, filmo, kiu celas enspezon el bileto-vendado kaj koncentras en si plurajn komercajn faktorojn, kiaj famaj filmsteloj, reĝisoro, granda investo kaj kompleksa film-tekniko, estas komerca filmo. Aliaj filmoj estas artaj filmoj.

La filmo "La Urbo Plena de Oraj Kirasoj" kameraita de reĝisoro Zhang Yimou estas absolute komerca filmo. Rakonto fikcia en la filmo okazas en familio de ĉina antikva imperiestro kaj grandioza fenomeno de la filmo donas fortan vidimpulson al spektantoj. Post projekciiĝo de la filmo, kiu estis kameraata per granda investo, en Pekino en la 14-a de decembro de la jaro 2006, laŭ raporto de amaskomunikiloj, en unu semajno, enspezo el bileto-vendado estas preskaŭ 200 milionoj da juanoj. Ĉinaj spektantoj opinias, ke la filmo "La Urbo Plena de Oraj Kirasoj" estas sukcesa komerca filmo.

"Laŭ mi, multaj aktoroj bone ludis, precipe Zhou Jielun, tiel lerte; lia prezento estas plene laŭdata. La grandioza fenomeno donas al mi grandan skuon kaj finfine mi estas kortuŝa."

"Se oni parolas pri manko de la filmo, mi pensis, ke estas roloj, kvankam ilia prezenta lerteco estas alta, tamen tempo por la filmo estas nur du horoj, tial kelkaj partoj estas iom streĉaj. Se la filmo povos longiĝi, la rakonto povos profundiĝi. Ĝenerale estas kontentige."

Nun komercaj filmoj, same kiel la filmo "La Urbo Plena de Oraj Kirasoj" estas atentataj de pli kaj pli multaj ĉinaj spektantoj. Antaŭ tio, enkondukitaj komercaj filmoj plaĉis al ĉinaj spektantoj. Usona filmo "Titano" kreis miraklon pri enspezo el bileto-vendado je 350 milionoj da juanoj en Ĉinio.

En la lastaj du jaroj, Zhang Yimou, Chen Kaige kaj aliaj famaj reĝisoroj komencis kamerai komercajn filmojn per granda investo. Ili invitas internaciajn famajn filmstelojn partopreni en prezentado, enkondukas pli da internaciaj modaj faktoroj en produktadon kaj emfazas filman disvastigon en ilia unua etapo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040