china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kandidato-amatino
(GMT+08:00) 2007-03-30 12:14:48

La kanto "Nobela fraŭlino" kun ritma-blusa stilo prezentita de ĉina kantisto Liu Zhongyi estas vaste populara. En atendado de multaj muzikistoj kaj kanto-fervoruloj, li prezentis sian unuan albumon "Kandidato-amatino".

Jen estas la kanto "Kandidato-amatino" kantita de Liu Zhongyi. Ĝi estas la unua kanto de la albumo. Ekaŭdante la titolon de la kanto, oni eble opinias, ke ĝi temas pri amrakonto de bonvirta kaj honesta virino en la antikva Ĉinio, fakte ne. Per la ritma-blusa stilo, libera kaj moda melodio kaj lakonaj, sed profund-signifaj vortoj, la kanto montras la junecan karakteron de la modernaj junuloj. Oni kantas: la vivo ne estas tro nelabordeva, tamen estas tempo por vojaĝo, por strebi al mia mildeco en homplena mondo. Mi ne povos fariĝi gvidanto, tamen havas multajn amikojn. Trinki malmultekostan bieron ja estas mia ĝuo."

Dum sia infaneco li vivis plurajn jarojn en Usono. Reveninte, li vizitis la Nordan Trafikan Universitaton. Dum lernado li ofte aliĝis al arta prezentado kaj montris sian naturan talenton pri kantado. Junie de 2001, li kiel kantisto subskribis kontrakton kun iu kultura limigita kompanio en Pekino, kaj de tiam komenciĝas lia vojo de muzika verkado kaj pli kaj formiĝas propra aparta kantstilo.

Jen vi aŭdas la kanton "Hejmeniri", el lia unua albumo. En la kanto, ankoraŭ kun la ritma-blusa stilo, Liu Zhongyi esprimas la kvin notojn de la ĉina tradicia muziko per piano, harpo kaj aliaj okcidentaj modernaj muzikinstrumentoj. El tio oni povas vidi, ke Liu posedas bonan naturan talenton pri muziko, kaj pli gravas lia kreema spirito pri muziko.

En la albumo "Kandidato-amatino" estas ne nur ritma-blusa kanto, sed ankaŭ lirika kanto kun bela melodio. La ĉefa kanto de la albumo "Etiketo pri amovundo" estas lirika kanto. La tono estas melankolia kaj profunda. Ŝajnas, ke ŝvebas antaŭ la okuloj la etiketo pri amovundo en vento. Oni povas percepti amarecon de amovundo.

"Mia rememoro estas trafita de sago kaj mortis en la tago de disiĝo. Tamen via figuro estas enbatita en mian cerbon kaj neniom ŝanĝiĝas. Mi estas gluita per etiketo de amovundo, la etiketo videblas ie ajn, kien mi atingas. La mondo estas kruela, mi ankoraŭ restas kiel mi, bedaŭrinde tion neniu komprenas."

Menciindas, ke en la albumo estas ankaŭ tri kantoj verkitaj de Liu Zhongyi mem: "Du Vojoj", "Paguro" kaj "Ankoraŭ alia persono". Liaj abunda muzika talento kaj superalta percepta kapablo estas plene enkorpigataj kaj disvolvataj en tiuj tri kantoj.

Jen estas la kanto "Paguro". La milda kanto priskribas la belan pejzaĝon: senlima verda maro sub la blua ĉielo, oraj delikataj sableroj, kiel silkaĵoj, fluas preter la piedoj, la eta paguro grimpas sur konkojn dislokiĝintajn sur la plaĝo. Ĉio estas tiel bela.

En la albumo "Kandidato-amatino" regas lia ardeco al la vivo kaj amo, kiel pluvetoj en somero, kortuŝa kaj sincera. Fine de nia programero ni kune aŭskultu la antifonan amkanton "Amado". La aŭskultantoj aprecas romantikan amon en prospera urbo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040