china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Man Jiang kaj liaj kantoj
(GMT+08:00) 2007-03-30 12:14:48

Jen vi aŭdas la kanton "Mi ne volontas vin foriri", dediĉitan de Man Jiang al la forpasinta avino. La melankolieta melodio esprimas lian sopiron al la avino. Siatempe, en la jaro 1998, tiu ĉi kanto estis forte eĥita, multaj estis kortuŝitaj de lia kantado kun profunda sento. Pro la naiva kaj simpla karaktero kaj natura alirebleco li estis aprobata de multaj aŭskultantoj.

/3'50"

En la jaro 1998 li la unua sur la ĉina kontinento subskribis kontrakton kun la vidaŭda kompanio Sony kaj baldaŭ poste eldonis sian unuan kantalbumon "Kapricema maro", en kiu estas kelkaj siatempe ege popularaj kantoj kiaj "Mi ne volontas vin foriri", "Ni estas amikoj" kaj "Vi estas printempa zefiro kaj mi, pluvo"; kaj per siaj sunbrileca figuro, milda rideto kaj freŝa kaj honesta kantvoĉo, li debutis el inter multege da novuloj kaj fariĝis tiutempe ege atentata kantisto. Nun ni invitu vin apreci lian kanton "Vi estas pritempa zefiro kaj mi, pluvo". Man Jiang diris, ke kiam li kantas la kanton, li sentas ke li staras sur verda montpinto, delikata pluveto gutas el la spaco kaj la tero elspiras freŝan kaj varmetan odoron. La kanto tekstas: Mi ja amas vin, kvankam nekonsentite de vi, tamen, kiel la suno leviĝas en ĉiu mateno, kaj kompreneble donas al vi varmon. Mi ja sopiras al vi, la tempo malfacilas en sia paŝado; ŝajnas, ke vi staras sur la bela montpinto, vi ja estas la unika pejzaĝo aprecinda por mi. Ĉu iu diris al vi, ke vi estas printempa zefiro, kaj mi, pluvo. Via rideto frapetas min je la koro, viaj haroj ŝvebas antaŭ miaj okuloj.

/4'26"

Post la kantalbumo "Kapricema maro", li sinsekve eldonis aliajn tri albumojn "Sekreta ĝardeno", "Artfajraĵo" kaj "Miraklo" kaj iom post iom formis sian romantikan kaj teneran kantstilon. Nun bonvole aprecu lian kanton "Urbo en amiĝado". Li kantas: Vi ja estas urbo en amiĝado, de via rideto al mi, ĉiuj arboj sur ĉiuj stratoj sidas en sia taŭga loko, ĉio estas aranĝita por amo. Vi ja estas urbo en amiĝado, la aero post pluveto ebriigas min ke mi verku poeziaĵon por vi, kaj aŭskultu kune kun vi la korbatadon en vespero.

/4'37"

En la jaro 2004 li eldonis sian kvinan kantalbumon "Rondigu ciferon". De tiam li iras sur la vojo de matura viro. Nun bonvolu aŭskulti la kanton "Rondigu ciferon". Per sia profunda kaj aplomba voĉo de matura viro, li rakontas firman amon.

/4'16"

De sia unua kanto "Mi ne volontas vin foriri" ĝis hodiaŭ, sincereco karakterizas lian kantadon, tio neniam ŝanĝiĝas. Fine, bonvolu aŭskulti lian kanton : "Ludejo". La kanto tekstas: Nokto vualas, neonlampoj brilas kiel antaŭe. Prezentado ekstartas, postkulisa knabo montras atendan rigardon; ankaŭ mi iam lasis mian ŝviton tra la tuta scenejo. Mi esperas, ke la aplaŭdo por vi estas ankoraŭ pli sonora."

/4'45"

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040