china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dokumenta filmo pri nankina masakro, atentata en Usono
(GMT+08:00) 2007-05-01 18:35:23

Lastatempe, en la usona Sundanca Filma Festivalo premieris dokumenta filmo "Nankino" pri barbaraĵoj de la japana armeo en la nankina masakro, farita de usonaj filmistoj. En sinsekvaj tagoj, la projekciejo estis plenplene okupita, pro tio la filmo estas atentata de usonaj amaskomunikiloj.

Per granda kvanto da fotoj kaj historiaj notoj la dokumenta filmo "Nankino" registras, ke post kiam la japana armeo okupis Nankinon je la fino de la jaro 1937, germana komercisto John Rabe, usona predikistino Minnie Vautrin kaj aliaj sume pli ol dek eŭropanoj kaj amerikanoj fondis en Nankino internacian sekuran zonon kaj protektis pli ol 200 000 nankinanojn kontraŭ la masakro. El la vidpunkto de okcidentanoj, la filmo rakontas la barbaraĵojn de la japana armeo siatempe en Nankino.

Produktisto de la filmo sinjoro Ted Leonsis diris en sia propra retpaĝaro, la 25-an de januaro, ke li estas emociita pro tio, ke la filmo estis ege atentata en la filma festivalo. Li esperas, ke la filmo donos helpon por ke oni konu la nankinan masakron, kaj ke la distribuado de la filmo atentigos pli da filmistoj pri tiu historio.

Ĉinio prezentis al UN ratifikan mesaĝon pri Konvencio pri protektado de diverseco de kultura enhavo kaj arta esprimo

La 30-an de januaro, aferŝarĝito de la ĉina konstanta delegacio al UNESKO sinjoro Zhang Shuanggu sendis al sinjorino Francoise Riviere, kultura asistanto de la ĝenerala direktoro de UNESKO ratifikan mesaĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri "Konvencio pri protektado de diverseco de kultura enhavo kaj arta esprimo".

Zhang Shuanggu diris, ke la konvencio spegulas deziron kaj postulon de la membroj de UNESKO kaj ludos gravan rolon por protekti kulturan diversecon kaj akceli dialogon inter malsamaj civilizacioj. Li diris, ke Ĉinio partoprenis en la tuta procezo de ellaborado de la konvencio kaj volontas fari sian kontribuon al akcelo de monda kultura diverseco. Li diris, ke Ĉinio esperas partopreni kiel subskribinta lando en la konferenco de subskribintaj landoj de la konvencio, okazonta en majo ĉijare.

Oktobre de 2005 UNESKO aranĝis konferencon en Parizo kaj aprobis la konvencion.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040