china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Selena
(GMT+08:00) 2007-04-16 16:10:07

Mia nomo estas Wang Fang, Esperante Selena, kiu estas donita de mia patrineca instruistino Wang Yuqin. Antaŭ ses jaroj, mi ekkontaktis Esperanton, tiam tio estis bonŝanco por mi havi enviatan profesion kaj nun la lingvo faciligas al mi fari interfluon kun homoj en diversaj lokoj de la mondo, malgraŭ ke ili havas malsaman nacian lingvon. Romo ne estas konstruita en unu tago. Mi devas diligente lerni Esperanton kaj novaĵ-scion, kiuj estas bezonataj por ĉiutaga laboro. Mi esperas, ke mia kontinua klopodo estos aprobata de vi.

Krom laborstato, mi ankaŭ volas kunĝui kun vi pri mia propra ĝojeco. De novembro de la pasinta jaro, okazas granda evento por mi. Mi estos virino kun bebo en la 2-a de aŭgusto de la jaro 2007. Mi pensis, ke la dato estos ĉiam aparte signifoplena kaj kara al mi. Laŭ la ĉina kalendaro, estas la zodiak-signo "ora porko" ĉe mia kara bebo, oni diras, ke la zodiak-signo ne alvenas de la pasintaj 60 jaroj, tio ne gravas por mi. Plej grave estas, ke la bebo estu sana. Fakte, depost okazo de la evento, estas malfacile por mi senti leĝeron, ĉar tio estas la unua fojo, ke mi konscias, ke iu genieto ŝtele kreskas en mia ventro, cetere la genieto de tempo al tempo piedfrapas mian ventron por atentigi min pri lia (aŭ ŝia) vivado. Mi volas diri, ke en infanaĝo mi ofte pensis pri signifo de la vivo. Nun mi sentas, ke ĝi estas simpla, t.e. alte taksi ĉion, kio apartenas al vi.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040