china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dialogo inter ĝengo kaj erhuo
(GMT+08:00) 2007-04-27 16:43:56


Hodiaŭ ni konigu al vi diskon de ĉinaj kvintesencaj naciaj muzikaĵoj titolitan: "Superkordo – dialogo inter erhuo kaj ĝengo". Bonvole aŭskultu la muzikaĵon "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai" prezentitan de erhuisto Wang Hui kaj ĝengistino Guo Huishi.

/

La melodio estas adaptita el la samtitola violona konĉerto verkita de ĉinaj famaj komponistoj He Zhanhao kaj Chen Gang. Temas pri tragedia amrakonto vaste cirkulanta inter ĉinoj. La geamantoj ne povas geedziĝi kaj finfine transformiĝis kiel kune flugantaj papilioj. Oni diras, ke la amrakonto estas ĉina versio de Romeo kaj Julieta.

Ĝengo estas ĉina antikva kordinstrumento farita el ligno. En la dinastio Tang (618 – 907) ĝi estis 13-korda, pose, 23-korda kaj en la nuna tempo 25-korda. Ĝia diapazono estas vasta, la tembro ĉarma kaj belsona, kaj estas titolita kiel "orienta piano".

Erhuo estas ĉina tradicia du-korda muzik-instrumento. La tembro estas milda, la esprimpovo riĉa. La kunludo de ĝengo kaj erhuo sonas kiel kunludo de piano kaj violono kaj posedas orientan ĉarmon. La melodio "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai" ludita per ĝengo kaj erhuo similas al dialogo inter ĝengo kaj erhuo.

/6'30"

Wang Hui estas ĉina fama juna erhuisto. De sia infaneco li lernis erhu-an ludarton de sia patro, la fama majstra erhuisto Wang Guotong, kaj ankaŭ de aliaj majstraj erhuistoj, kiaj Liu Mingyuan kaj Ma Guanglu. Li vizitis la ĉinan Centran Konservatorion, Hongkong-an Artan Instituton, kunludis kun la Radia Filharmonia Orkestro de Korea Respubliko, Ĉina Filharmonia Orkestro kaj aliaj ensembloj. Pro sia lerta ludarto, li estis multe laŭdata. Nun li donas instruadon en universitato de Hongkong. Per sia freŝa muzika stilo, Wang Hui donas al la ĉina nacia muziko novan vivforton.

Guo Huishi estas ĉina fama ĝengistino. Ŝia ludado estas delikata, serioza kaj aparte distingiĝa. Ŝi fondis Ĉinan Ĝengan Instituton en Hongkong kaj donas instruadon en pluraj universitatoj de Hongkong. Ŝi ofte kunludas kun hongkong-aj famaj muzikistoj. Ŝi ludas modernan melodion per la antikveca ĝengo, pro tio, tiu ĉi antikveca muzikinstrumento elvolvas nuancon de la nuna epoko.

/

Nun vi aŭdas la muzikaĵon "Fiŝ-ŝipo en vespera krepusko" luditan per erhuo kaj ĝengo. La melodio kun klasika stilo priskribas per honesta melodio kaj lerta kaj ŝanĝiĝema ritmo la gajecon, ke ĉe sunmalleviĝo la fiŝŝipo plena de freŝaj fiŝoj veturas hejmen, la fiŝistoj estas senĝenaj kaj kontentaj. Ja estas poezieca kaj pentrinda pejzaĝo.

/6'31"

La disko de ĉinaj kvintesencaj naciaj muzikaĵoj estas eldonita kune de Wang Hui kaj Guo Huishi. En ĝi estas 12 muzikaĵoj aŭ klasikaj aŭ popularaj, luditaj per erhuo kaj ĝengo.

/I Believe

Jen estas tema melodio de la filmo de Korea Respubliko "Mia sovaĝa amikino", prezentita per erhuo. La korvibriga melodio ravas milojn kaj milojn da muzikfervoruloj. La sentoplena ludado de erhuo donas al la ĉarma melodio ĉinajn faktorojn kaj apartan kortuŝon al la aŭskultantoj.

/4'40"

Wang Hui kaj Guo Huishi ofte konkorde kunlaboras en Hongkong. Ili ankaŭ ofte kunlaboras kun hongkong-aj popularaj muzikistoj en komponado, adaptado kaj ludado de plurstilaj muzikaĵoj. Nun bonvole aprecu ĵazon "Smoke Gets In Your Eyes", adaptitan el la samtitola kanto de usona komponisto Jerome Kern. Erhuo, akompanate de ĝengo, plenplene elvolvas la senton de la melodio.

/2'47"

Karaj amikoj, ĵus ni konigis al vi diskon de ĉinaj kvintesencaj naciaj muzikaĵoj titolitan: "Superkordo – dialogo inter erhuo kaj ĝengo". Finiĝis nia muzika programero. Koran dankon pro via aŭskulto!

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040