china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Filmo "Marlon Brando" por Cannesa filma festivalo
(GMT+08:00) 2007-05-09 17:30:41

Dokumenta filmo "Marion Brando" pri la vivo de la usona forpasinta veterana film-stelo Marlon Brando aliĝos al la 60-a Cannesa Filma Festivalo de Francio.

Laŭ raporto la filmo retrorigardas la vivon de la legenda aktoro, per rakontado de amikoj de Marlon Brando, inkluzive de Johnny Depp, Al Pacino kaj Robert Duavall en diversaj aĝo-distribuoj.

La filmo "Marlon Brando" premieros la 1-an de majo en Usono. Poste ĝi projekciiĝos en la Cannesa Filma Festivalo, kadre de "Cannesa Klasikaĵo – Dokumenta Filmo".

Produktisto de la filmo Leslie Redgrave konigis, ke la dokumenta filmo ne simple priskribas la vivon de Marlon Brando, sed akcentas prezenti ke "Marlon Brando estas granda aktoro", kaj liajn ideologion kaj influon al la usona socio.

Leslie Redgrave diris, ke la dokumenta filmo ne nur spegulas la atingojn akiritajn de Marlon Brando, kiel filma aktoro, sed ankaŭ la socian influon naskitan de liaj politikaj aktivadoj, precipe tiu por rajtoj kaj interesoj de usonaj negroj.

Teatra kaj filma aktoro Marlon Brando ĉefrolulis en la filmoj "Bapt-Patro", "Ribelo pro la Avareco", "Apokalipsa Nuntempo" kaj aliaj kaj dufoje gajnis la oskaran premion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040