china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popolkantoj de Jiangsu
(GMT+08:00) 2007-05-14 15:23:49

La provinco Jiangsu situas en orienta Ĉinio, malsupra baseno de la rivero Yangzi. Tie, en la ĉina fama loko riĉa je fiŝoj kaj rizo, la klimato humidas, riveroj densas. Influate de geografia situo, indiĝenaj moroj kaj dialekto, la popolkantoj de Jiangsu estas pli mildaj kaj orelplaĉaj.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la popolkanton "Fratino postkuras papilion". En primavero floranta, knabino postkuras papilion en ĝardeno.

/2'50"

Cheng Guilan naskiĝis en pekin-operista familio. Edifite de siaj gepatroj, ŝi, de infaneco, ŝatas ĉinajn operojn. En la jaro 1970, la 15-jara knabino rekrutiĝis kiel armeano pri literatur-arta prezentado. En tutlanda voĉmuzika konkurso, ŝi gajnis premion pri elstara kantado per la kanto "Belas la lago Taihu". Poste ŝi vizitis la Artan Instituton de Ĉina Popola Liberiga Armeo. Diplomitiĝinte, ŝi aliĝis al la Kantdanca Ensemblo de Ĝenerala Politika Departemento de la Liberiga Armeo.

Nun bonvole aprecu la de ŝi prezentitan popolkanton de Jiangsu: "Silkfadeno trans rivero". La kanto insinue esprimas la dolĉan amon de gejunuloj.

/3'12"

La voĉo de Cheng Guilan estas dolĉa kaj serena, la sento sincera kaj delikata. Ŝi povas kanti kantojn de malsamaj naciecoj kun malsamaj stiloj. Aparte menciindas, ke la de ŝi kantitaj popolkantoj de Jiangsu per dialekto estas ravaj, kiel surfoj en akvoriĉa lando en suda Ĉinio. Nun ni aprecu la popolkanton "Pitoreskas Gusu". Temas pri pitoreska pejzaĝo en 12 monatoj kaj pri moroj de la ĉina pitoreska urbo Suzhou.

/5'36"

Cheng Guilan plurfoje faris prezentadon en Germanio, Usono, Kanado kaj aliaj landoj kaj en la ĉinaj Hongkong kaj Aomen. Krome, ŝi aranĝis multajn koncertojn kaj eldonis dekkelkajn kant-albumojn. Fine de la hodiaŭa programero, ni kune aprecu la popolkanton de ŝi prezentitan: "Verdas poplo kaj saliko". La melodio estas gaja, alegra kaj vigla. "Roseroj abundas sur matena agro. La roseroj humidigas tritikidojn, verdas la folioj de poplo kaj saliko. Mi serenas pro la zefiro, kantante kaj ridetante, verdas la folioj de poplo kaj saliko."

/2'03"

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040