china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Steleto Duan Liyang kaj infanaj kantoj
(GMT+08:00) 2007-05-30 15:37:55
En nia hodiaŭa programero ni konigu al vi kelkajn novajn infankantojn verkitajn de Peng Ye kaj kantitajn de steleto Duan Liyang kaj per tio adresu festotagajn bondezirojn al niaj amiketoj. Unue bonvole aŭskultu la kanton "Ĉion bonan".

La ĉarma kaj milda kanto esprimas la amon de infanoj al intimuloj. "Mi deziras longan sanon al la geavoj, plezuron al la amiketoj, amon kaj sukceson al la gepatroj kaj ĉion bonan al tiuj, kiuj amas min kaj kiujn mi amas."

Sinjoro Peng Ye iam verkis muzikaĵojn, interalie kelkaj estas ĉeftemaj kantoj de televida filmo. Antaŭ kelkaj jaroj, li fariĝis patro. La amo al la filineto donis al li inspiron por verkado. Foje li luladis la filineton kaj ekkantetis: "Filineto nepetolema, alportas gajon al la gepatroj kaj forpelas de ili ĉagreniĝon." Li do verkis sian unuan lulkanton "Filineto nepetolema".

La filineto kreskis tagon post tago. Peng Ye esperis trovi ankoraŭ pli multe da belsonaj kantoj por ŝi. Li serĉis kaj serĉis, kaj trovis nur malnovajn. Tio do stimulis lin al verkado. En la lastaj kvin jaroj li sinsekve verkis pli ol 30 infankantojn, kiaj "Min aŭskultu, paĉjo kaj panjo" kaj "Panjo, mi volas vin kisi". Aŭdvida kompanio eldonis kaj distribuis la kantserion "Novaj infankantoj", kiu estas aprobata kaj alte taksata de amiketoj kaj plenkreskuloj.

En verkado, komponado kaj prezentado, la serio alprenis faktorojn de moda populara muziko; la enhavo estas sana, la melodio simpla, la ritmo alegra. La kantoj estas facile lerneblaj kaj kanteblaj.

Nun vi aŭdas la ĉefan kanton en la serio kantitan de Duan Liyang "Min aŭskultu, paĉjo kaj panjo". La kanto elverŝas la koron de la infanoj: "Mi scias, ke vi amas min; tamen mi estas tro okupita en lernado, tio ĝenas min. Paĉjo kaj panjo, mi ŝatas ludadon kune kun amiketoj, mi ŝatas ankaŭ amuziĝon kune kun vi."

La kanto spegulas la socian problemon pri tro da ŝarĝo de ĉinaj geknaboj en lernado, pro tio ĝi estas vaste atentata. La steleto Duan Liyang kantas naive kaj ankaŭ senpove kaj pro tio ankaŭ ŝi estas multe atentata. Kiam ŝi aĝis tri kaj duonan jarojn, ŝi eklernis kantadon kaj pian-ludadon, unu jaron poste faris prezentadon sur scenejo. En 2001, la 8-jaraĝa Duan Liyang gajnis la unuan premion en la ĉina kvara televida konkurso de infanaj kantoj. Ŝi ankaŭ ludis rolon en televida filmo. Nun bonvole aŭskultu de ŝi kantitajn kantojn adaptitajn per versaĵoj de la dinastio Tang.

En la tempo de la dinastio Tang (618 – 907) prospere evoluis la ĉina klasika poezio. La poeziaĵoj de la dinastio estas eminentaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio kaj ankaŭ brila perlo en la monda literatura trezorejo. Kvankam la dinastio pasis jam pli ol mil jarojn, tamen multe da ĝiaj poeziaĵoj ankoraŭ cirkulas. Sinjoro Peng Ye elektis kelkajn famajn poeziaĵojn kaj faris komponadon por ili. Tiel ke tiuj versaĵoj fariĝis facile lerneblaj kaj facile kanteblaj infanaj kantoj kun bela melodio kaj estas multe ŝatataj de infanoj.

Aŭdinte la novajn infanajn kantojn prezentitajn de Duan Liyang, oni klare scias, ke ŝi esperas pere de sia kantado montri la penson kaj vivon de la infanoj en la nuna Ĉinio kaj komuniki sanan, feliĉan kaj gajan koncepton pri vivo. Fine de nia programero, ni invitas vin apreci ŝian novan infanan kanton "Laŭdu panjon". "Panjo mia, viaj okuloj povas paroli. Vi estas moda kaj ĉarma, pro tio miaj amiketoj min envias. Panjo mia, en via koro estas nur la familio, vi estas saĝa kaj bonkora kaj en mia koro vi estas plej granda."  

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040