china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wang Feng kaj liaj kantoj
(GMT+08:00) 2007-06-08 17:18:39

Karaj amikoj, nun ni konigu al vi ĉinan rok-muzikan kantiston Wang Feng kaj de li prezentitajn kantojn.

De sia infaneco, Wang Feng ricevis regulan edukadon pri muziko. En la Centra Konservatorio de Ĉinio li lernis ludadon de violono kaj aldo. Tamen li ne iris la vojon de klasika muziko, iritan de la gekolegoj, sed en 1994 organizis rokmuzikan trupon nomatan "Baojia-strato n. 43" kaj servis kiel ĝia ĉefkantisto. De tiam li aliĝis al la rondo de populara muziko. Pro sia multjara lernado de muziko li povas laŭplaĉe esprimi sian penson en muzika verkado kaj kantado; kaj liaj muzikaĵoj abundas je densaj homscienca kvalito kaj kultura enhavo kaj pro tio estas profunde ŝatataj. Jen vi aŭdas la kanton "Birdeto", verkitan de la rokmuzika trupo "Baojia-strato n. 43" en 1997.

Por serĉi pli vastan disvolvan spacon de muziko, en 1999 li mem sin ekevoluigis en la muzika rondo kaj estis kontraktata de la diskokompanio Warner. Li prezentis siajn proprajn kantalbumojn "Fajrero" kaj "Amo, feliĉiga kuglo", respektive en 2000 kaj 2002. Bonvole aŭskultu la kanton: "Amo, feliĉiga kuglo".

"Hieraŭ vi diris al mi, ke vi foriros, ĉar ĉi tia vivo donis al vi tristecon. Ĉe la disiĝo mi refoje vin brakumis, via korpo ankoraŭ estas tiel varmeta. Mi scias, ke iu ajn povas min difekti, ĉar amo estas feliĉiga kuglo, sen amo ne estas difekto."

Ĝeneraldire, rokmuziko estas dura kaj senbrida. Tamen la muzikaĵoj de Wang Feng pruvas, ke ankaŭ rokmuziko povas esti lirika kaj estetika. Li opinias, ke la vera forto de rokmuziko kuŝas en ĝia interna spirito, sed ne en esprimmaniero. Li diris, ke en lia koro, rokmuziko devas esti muzika formo kun estetikaj vortoj kaj koncepto. En ĝi estas percepto kaj meditado pri la homa vivo. Tamen plej gravas ĝiaj komprenebleco kaj komfortigeco. Ni sentu la ĉarmon kaj koncepton per lia kanto "En pluvado".

"En pluvado mi ekmemoras vin, sentante varmeton kaj ankaŭ melankolion, kvazaŭ palpebrume vi starus antaŭ mi. Ni multfoje kune promenadis en pluvoj, la sceno estas romantika kiel en sonĝo. Vi ĉiam vin apogis ĉe mia ŝultro, ni intime nin brakumis en pluvado."

En la jaro 2004 li eldonis sian trian albumon "Ploras en ridado". En ĝi kunfandiĝas balado, bluso, ĵazo kaj aliaj muzikaj faktoroj, kaj ankaŭ rokmuziko, la albumo manifestas la distingiĝajn stilon kaj ĉarmon de Wang Feng. Nun bonvole aŭskultu la ĉefan kanton "Flugu pli alten" el la albumo "Ploras en ridado".

"Se vi vere volas liberiĝon, do antaŭ ĉio distranĉu la allogan reton. Mi volas ankoraŭ pli brilan vivon, mi volas ankoraŭ pli bluan ĉielon. Mi scias, ke la feliĉo de mi dezirata troviĝas ĝuste en la pli alta firmamento. Mi volas flugi pli alten, mi volas danci kiel ŝtormo. Mi volas flugi pli alten; la flugiloj estigas ŝtormon, la koro siblante flugas pli alten."

Oni iam rigardas la muzikon de Wang Feng kiel viskion kun densa gusto. Fine de la programero ni aprecu lian kanton "Pompe floranta vivo". La melodio plena de ritmo kaj vortoj plenaj de patoso montras Wang Feng, kiu, plena de batalvolo, galopas libere sur la muzika vojo.

"Kiom da fojoj perdiĝas la orientado, kiom da fojoj rompiĝas la sonĝo. Nun mi jam ne gapvagadas, mi volas mian vivon liberigata; mi volas pompe florantan vivon, kiel iradon sur la brila lakta vojo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040