china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vespero memora al la ĉina unua kultur-heredaĵa tago
(GMT+08:00) 2007-06-12 17:48:12

Karaj amikoj, ĉe la fino de la jaro 2005 la ĉina registaro decidis, ke la dua sabato de ĉiujara junio estu "tago de kulturaj heredaĵoj" de Ĉinio. En la jaro 2006 la ĉina popolo renkontis la unuan tagon de kulturaj heredaĵoj. En diversaj lokoj oni aranĝis multajn aktivadojn, kiuj plene manifestis la ĉinajn brilajn kulturajn heredaĵojn. Interalie estis vespero pri la tago; ĝiaj programeroj estis bone taksataj de fakuloj kaj spektantoj. Baldaŭ alvenos la ĉina dua "tago de kulturaj heredaĵoj". Hodiaŭ ni invitu vin apreci programerojn el la vespero.

Nun vi aŭdas nanyin, kunludon el la urbo Quanzhou, sudorienta Ĉinio: "Dumviva amo al vi". La urbo Quanzhou situas en orienta parto de la ĉina sudorienta apudmara provinco Fujian. Nanyin estas aparte distingiĝa kunludo de muzikinstrumentoj. Ĝi estas eleganta, sente profunda kaj ĉarma. Laŭ esplorado de fakuloj, nanyin jam ekzistas pli ol mil jarojn kaj ja estas viva fosilio de la ĉina antikva muziko.

Nemateria kultura heredaĵo signifas esprimmanieron de diversaj tradiciaj kulturoj heredataj de diversnaciaj popoloj de la mondo kaj intime rilataj al la vivo de popolanoj, ekzemple, folklora aktivado, prezenta arto, tradiciaj scioj kaj talentoj. Ĝi ampleksas versaĵon, miton, epopeon, rakonton kaj similajn kaj ankaŭ popolan prezentan arton de muziko, danco, teatro kaj aliaj; aktivadon ĉe jarŝanĝo, celebradon al festo kaj aliajn kutimojn pri produktado kaj vivo. Ĉinio estas abunda je kulturaj heredaĵoj. De la jaro 2001 ĉinaj opero Kunqu, antikva lira arto, arto mukamu de Xinjiang kaj longa ario de Interna Mongolio estas elektitaj kiel "ĉefverkoj de buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de la homaro".

Nun vi aŭdas la liran mizikaĵon "Memore al forpasinta amiko". Antikva liro estas la plej antikveca plukinstrumento de Ĉinio. Ĝi ekzistas jam pli ol 3 000 jarojn kun la plej nobla pozicio en la antikva Ĉinio. La melodio "Memore al forpasinta amiko" estis verkita en malfrua tempo de la dinastio Qing. La muzikaĵo per profundsenta melodio esprimas sopiron al la amiko. La ludata liro produktiĝis en la 17-a jarcento.  

Antaŭ ol alvenis la unua tago de kulturaj heredaĵoj, la ĉina registaro publikigis la katalogon de la unuaj ŝtataj 518 nemateriaj kulturaj heredaĵoj, inkluzive de lokaj operoj, pupteatraĵoj, diverslokaj popolkantoj kaj similaj. Popolkanto ja estas viva historio kaj brila punkto de la ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En la vespero kolektiĝis multe da kamparanaj kantistoj el la provincoj Hubei, Guizhou, Yunan, Sichuan kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Inter ili multaj venis al Pekino unuan fojon. La de ili kantitaj popolkantoj cirkulantaj centojn da jaroj kaj ilia nepolurita kantvoĉo forte kortuŝas la aŭskultantojn. Jen estas la "Kanto pri cikado" de la nacieco Dong:

Dong estas nacimalplimulto en sudokcidenta Ĉinio. Ĝiaj popolkantoj prikantas la naturon, laboradon, amon kaj amikecon kaj estas harmonio inter homoj kaj la naturo kaj tiu inter homoj. En kantoj oni ofte imitas sonojn el la naturo, ekzemple, birda pepado, akvofluado kaj tiel plu. La membroj de Dong de infaneco lernas kantadon kaj plenkreskinte nur dank' al kantado povas trovi sian amon. En la "Kanto pri cikado" oni imitante ĉirpadon de cikado prikantas la belan printempon.

Nun bonvole aŭskultu la kanton "Ekflugu birdoj oraj kaj arĝentaj" kantitan de gefratoj Li Huaixiu kaj Li Huaifu de la nacieco Yi. La kanto elverŝas la laŭdon de yi-naciecanoj pri la bela vivo.

En la jaro 2005 la xinjiang-a arto Mukamu estis elektita kiel unu el la triaj "ĉefverkoj de buŝaj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj". Mukamu estas grandioza sinteza arta formo kombinanta kanton, dancon kaj muzikon, kaj vaste cirkulas en lokoj dense leĝataj de ujgur-naciecanoj de Xinjiang. Spektinte prezentadon de vilaĝa mukamu, oni neniel forgesos la scenon: sub eŭfrataj poploj ĉe vilaĝfino, ĉe la vastega dezerto Takelamagan, dekoj da artistoj, kiuj neglektas siajn aĝojn kaj seksojn, plejgorĝe kantas, tamburinoj kaj plukinstrumentoj estas plej laŭte ludataj, ankaŭ la aero ŝajnas en forta vibrado. Fine de la programero ni aprecu mukamu-kanton el la gubernio Bachu de Xinjiang.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040