china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Enhavoriĉaj kulturaj aktivadoj celebraj al dekjariĝo de reveno de HK
(GMT+08:00) 2007-06-28 15:16:41

En la 1-a de julio estas dekjariĝo de reveno de Hongkong al patrolando. De aprilo, diversaj rondoj de Hongkong sinsekve okazigas diversajn celebrajn aktivadojn por memori la signifoplenan tagon.

Por celebri dekjariĝon de reveno de Hongkong, de januaro de la kuranta jaro, plej granda kultura socieco de Hongkong---Ĝenerala Asocio pri la Ĉina Kulturo sinsekve okazigas pli ol 20 aktivadojn, kiaj junula arta festivalo kaj arta prezentado. La ĝenerala asocio konsistas el pli ol 70 miloj da membroj. La asocio persistas en disvastigo de la ĉina kulturo kaj akcelo de amikeca kontakto inter Hongkong kaj la ĉina interna loko kaj la mondo. Prezidanto de la asocio sinjoro Gao Jingde konigis, ke sekve de proksimiĝo de la grava tago, la 1-a de julio, tago post tago pliiĝas celebraj aktivadoj. Ĝis la dua kaj la lasta tagdekoj de julio, la asocio okazigos pli ol 30 grandajn celebrajn aktivadojn. Inter ili estos 'Ekspono pri Kaligrafaĵoj kaj Pentraĵoj Celebra al Dekjariĝo de Reveno de Hongkong al Patrolando'. Gao Jingde konigis:

"Mi kredas, ke la ekspono pri kreaĵoj de famaj kaligrafoj kaj pentristoj certe donos freŝan senton al hongkong-aj aprecantoj kaj ili povos apreci kaj senti gigantan ĉarmon de la ĉina kulturo. Mi kredas, ke ĉe la dekjariĝo de la reveno de Hongkong, okazigo de la ekspono estas granda inspiro kaj akcelo al hongkong-anoj kaj povos ludi kuraĝigan rolon."

Por celebri dekjariĝon de reveno de Hongkong al la patrolando, la ĉina centra registaro speciale donacas al la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono paron da grandaj pandetoj. Tiu paro da grandaj pandetoj jam loĝas en halo de pandoj en Hongkong-a Mara Parko en la fino de aprilo. Laŭ konigo, la parko asignis milionojn da hongkong-aj dolaroj por rebonigi la halon de pandoj kaj malfermas surretan tagnoton pri pandoj por kontentigi atenton de hongkong-anoj al pandetoj. Vicdirektoro de la parko sinjoro Li Shengzong diris akceptante intervjuon, ke tiuj pandetoj renkontiĝos kun vastaj turistoj en la 1-a de julio. Li diris:

"En julio kaj aŭgusto, turistoj, ĉu hongkongaj, ĉu alilokaj, kiuj naskiĝis en la jaro 1997, senpage vojaĝos en la parkon. Aliflanke ĉe la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando, la ĉina centra registaro donacis al la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono paron da grandaj pandetoj, respektive titolitaj Lele kaj Yingying kaj nun ili jam loĝas en nia parko. En la pasintaj kvin monatoj, hongkong-anoj tre interesiĝis pri ili. Tial pluraj hongkong-anoj atendas veni al nia parko por spekti tiujn grandajn pandetojn post la 1-a de julio."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040