china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

10-a datreveno de reveno de Hongkong al la patrolando
(GMT+08:00) 2007-06-28 17:24:10

Karaj amikoj, la 1-an de julio, 1997, la kvinstela ruĝa flago, la ĉina nacia flago, portante la fierecon kaj sonĝon de miliardo kaj 300 milionoj da ĉinoj, malrapide hisiĝis. Hongkong adiaŭis la pasintecon kaj revenis al la sino de la patrolando. Pasis dek jaroj brilaj, provaj kaj kreskaj. Post dek jaroj, Hongkong, la perlo, inkrustita ĉe la ĉina Suda Maro, ankoraŭ pli brilas kaj ĉarmas. Pro praktikado de la orientilo "Unu lando kun du socisistemoj" ne nur Hongkong ankoraŭ pli prosperas, sed ankaŭ la socio stabile marŝas al harmonio. Ĉe la komenco de la hodiaŭa programero ni kune aŭskultu la kanton "Fortunon al Hongkong", dezirante ankoraŭ pli brilan perspektivon al Hongkong.

"Kiel fluso de la maro, kiel fortika pino sur la monto, brilas via juneco malgraŭ paso de cento da jaroj. La neonlampoj kaj florantaj cercid-floroj reflektas vian cent-jaran bataladon. Fortunon al vi, cercid-floroj tagnokte aspirataj, fortunon kaj ankoraŭ pli belan morgaŭon al vi, Hongkong."  

Dum pli ol cent jaroj, peza kateno perdigis al Hongkong liberecon kaj malproksimigis ĝin de la patrolando. La patrolando atendas duonan jarcenton kaj finfine en 1997 renkontis la rekolektiĝon. Ĉe la momento kiam la ĉina nacio realigis la cent-jaran sonĝon, ĉiuj gefiloj de la ĉina nacio emociplene leĝere deziras sanon al Hongkong.

Nun vi aŭdas la kanton "Sanon al Hongkong". "Post cent jaroj da humuligiteco kaj zigzagoj, Hongkong ankoraŭ estas sana; drako-lanternoj ankoraŭ alte pendas ĉe via pordo. Cent jaroj da ŝtormo, cent jaroj da kreskado. Iru al Hongkong akvavoje, deziru prosperon al ĝi elkore."

Hongkong, areanta je 1 100 kvadrataj kilometroj, spertis ŝtormon kaj dekadencon. Tamen nun, dank' al la klopodado fare de la patrolando kaj la popolo, Hongkong sin banas en zefiro kaj pluveto kaj sin montras ankoraŭ pli bela kaj prospera. La kanto "Posteuloj de drako" kantita de Wang Lihong el Taiwan de Ĉinio prezentas la fieran koron de ĉiuj ĉinoj – ni estas posteuloj de drako!

Palpebrume pasis dek jaroj. Pli kaj pli oftas la kulturaj interfluoj inter Hongkong, nedisigebla parto de Ĉinio, kaj la interna loko. La hongkong-a kulturo donas influon al la juna generacio en la interna loko; kaj la abundaj kaj brilaj ĉinaj kulturo kaj ideologio enfiltriĝas en ĉiujn angulojn de Hongkong. Post la reveno, la hongkong-a ekonomio disvolviĝas stabile. Subtenate de la centra registaro Hongkong konkeris la atakon kaj influon alportitajn de la azia financa krizo kaj sarso kaj plue sin karakterizas kiel liberan havenon kaj internacian metropolon kaj firmigas sian pozicion de internacia centro financa, komerca kaj naviga. En la nuna Hongkong, la urbanoj vivas trankvile, la socio estas orda kaj harmonio regas. Nun bonvole aŭskultu kanton "Perlo en la Oriento" prezentitan de Luo Dayou, kantisto el la ĉina Taiwan. Pere de tiu ĉi kanto ni deziras al Hongkong, la perlo en la Oriento, sanan kaj stabilan evoluadon en la harmonia kaj bela medio.

Nun la vorto "reveno" jam estas enhavoriĉa vorto en la koro de ĉinoj, estas startpunkto liganta esperon, sukceson kaj fierecon kaj procezo en kiu la historio atestas la perspektivon. La brilaj atingoj akiritaj de Hongkong en la lastaj dek jaroj post la reveno estigas la patoson de ĉinoj; la grandega ŝanco al Hongkong post la dek jaroj cementas esperon pri ankoraŭ pli bona evoluado de Hongkong en la estonteco. La patoso kaj la espero kunfandiĝas en simfonion celebran al la 10-a datreveno de la reveno, la simfonio ŝvebas en la jaro 2007, reeĥiĝas en la koro de ĉiuj ĉinoj.

Nun vi aŭdas la kanton "Ĉinoj" prezentitan de kantisto Liu Dehua el la ĉina Hongkong. "Similajn larmojn, similajn dolorojn, la iamajn suferojn ni tenas en nia koro. Kun la sama sango, sama raso ni ekspluatas kune la estontan sonĝon. Ni manenmane marŝas antaŭen kun nia levita kapo, por ke la tuta mondo sciu, ke ni estas ĉinoj."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040