china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojo por media protekto de la ĉina okcidenta landparto (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-10 17:40:11

Huang Chengde estas fotraportisto de ĵurnalo Guiyang Ribao de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. En la lastaj dek jaroj, li kelkfoje faris enketadon kaj raportadon en la ĉina okcidenta landparto, notis agadon detruantan medion en iuj lokoj per plumo kaj fotilo kaj apelaciis al homoj alte atenti median protekton. Antaŭ nelonge, li rekomencis sian medi-protektan vojaĝon al la okcidenta landparto.

Huang Chengde 53-jara aspektas pli juna ol li fakte estas. Li estas maldika kun meza staturo.

Huang Chengde laboras en la ĵurnalo de 25 jaroj kaj estas veterana fotraportisto. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, detruo de medio dum ekonomia evoluado en iuj lokoj de la ĉina okcidenta landparto estis atentata de li. Por koni ekzaktan staton, li decidis fari ĉelokan enketadon kaj raportadon por kaŭzi pli da atento de la socio. Li diris:

"Problemo pri ekologia medio estas la unua problemo, kiu decidas tion, ĉu la ekonomio de la okcidenta landparto povu leviĝi aŭ ne. Kiel raportisto, mi devas havi socirespondecemon. Mi volas klopodi por la terglobo kaj kontribuis mian forton en ĵurnalisma propagando."

En la jaro 1997, Huang Chengde kunportis fotilon kaj simplajn vestojn kaj komencis sian unuan vojaĝon al la okcidenta landparto.

Nombro de loĝantaro en la ĉina okcidenta landparto estas triono de tiu de la tuta lando kaj areo okupas 70% de la teritorio. Pro natura kaj historia kialoj, ekonomio de la okcidenta landparto estas relative malprogresinta ol tiu de la orienta landparto.

Por Huang Chengde, penigo kaj soleco en lia vojaĝo estas ne grava, tamen plej malĝojiga por li estas tia stato: restas kalvaj stumpoj por antaŭa arbaro, komplete malkovriĝas fluejo, dezerto tago post tago forglutas hejmlokon de paŝtistoj…

Huang Chengde per siaj plumo kaj fotilo, notas ĉion viditan kaj aŭditan de li. Estas tre ĉagrene por li estas, ke pro malica vivkondiĉo, homoj en iuj lokoj ne havas ajnan konscion pri media protekto. Li diris:

"Homoj ne scias, kio estas media protekto. Mi trovis, ke iuj lokoj havas seriozan polucion, tamen lokaj gvidantoj ne komprenas la median gravecon, sed grumblas, 'mi klopodas por evoluigi ekonomion. Kial estas tiel multe da riproĉoj?' Ankaŭ popolanoj ne komprenas: ili detruas arbaron kaj kulturas la virgan teron nur por vivteni. Kial oni retenu ilian vivadon? Pri tia malkompreno, mi devas fari eksplikon."

Poste Huang Chengde kvinfoje sola faris enketadon kaj raportadon al la okcidenta landparto. Ĝis nun liaj spuroj estas en 12 provincoj kaj urboj, kiaj la provincoj Shan'xi kaj Gansu kaj Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la totala distanco superas 200 milojn da kilemetroj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040