china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri fotraportisto Huang Chengde (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-17 16:13:43

Farante raportadon, Huang Chengde ne nur sendas sian vidaĵon kaj aŭdaĵon al ĵurnalo Guiyang Ribao, sed ankaŭ publikigas artikolojn en aliaj ĵurnaloj por apelacii protekton de medio de la okcidenta landparto. Poste radioj kaj televidaj stacioj invitis lin kamerai filmon pri tiu temo kaj prezidi programeron pri media protekto. Nun liaj ekipaĵoj estas pli kaj pli multaj, krom fotilo, li devas kunporti televizian kameraon kaj komputilon.

Lia raporto faciligas al pli multaj homoj koni ekologian kaj median staton de la ĉina okcidenta landparto kaj estas atentata de registaraj departementoj. En la jaro 2000, en forumo pri la okcidenta landparto, fotoj de Huang Chengde pri la okcidenta landparto kortuŝis ĉeestantajn provincestrojn, urbestrojn kaj aŭtonom-regionajn prezidantojn. Post du jaroj, en reta pinta forumo pri la okcidenta landparto okazigita de ĉina Ŝtata Konsilantaro, organiza komitato invitis lin fari parolon pri ĉeftemo de la forumo, laŭ la nuna stato de la okcidenta landparto kaj multaj ekzemploj en sia longtempa raportado kaj enketado, li elmetis necesecon kaj urĝecon de rapidigo de diĝita konstruado en la okcidenta landparto. En sia parolado, li refoje estis atentata de gvidantoj kaj fakuloj pro cito de grandnombra materialo kaj unika kompreno.

Lia klopodado havas respondon. De la lastaj jaroj, li ĝoje vidas, ke konscio de popolanoj en diversaj lokoj pri media protekto senĉese plifortiĝas kaj registaro senĉese pligrandigas asignon al media protekto. Nun media stato de la okcidenta landparto grande ŝanĝiĝas. Li diris:

"Antaŭa detruo de arbaro kaj kulturo de virga tero ne plu videblas. La registaro jam antaŭenpuŝas serion da rimedoj kaj la medio paŝo post paŝo reboniĝas."

En la urbo Guiyang, hejmloko de Huang Chengde, li kaj aliaj mediprotektantoj antaŭenpuŝas tiean medi-protektan procezon. Huang Chengde estas laŭdata de siaj samlokanoj pro sia agado. Ĉefredaktoro de la ĵurnalo Guiyang Ribao sinjoro Sun Fengqi donis altan takson al li:

"Li estas sincera kaj havas pensmanieron pri novigo. Lia raportado estas subtenata de diversaj socirondoj. Povas esti dirite, ke liaj artikoloj kaj fotoj jam estas volaraj materialoj por atesti median protekton de la okcidenta landparto. Lia agado enkorpigas socirespondecemon de raportisto."

Antaŭ nelonge, Huang Chengde rekomencis sian vojaĝon al la okcidenta landparto. Ĉifoje, kunlabore kun iu ĉina popola medi-protekta organizo, li reiras sur vojo al la okcidenta landparto laŭ spuroj antaŭ dek jaroj. Li faros komparon de pliboniga stato de la medio kaj liveros donitaĵon kaj materialon al koncerna departemento por ellaboro de medi-protekta disvolva plano.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040