china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komponaĵoj luditaj de ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo
(GMT+08:00) 2007-07-19 17:29:17

La 1-a de julio estas la 10-a datreveno de reveno de Hongkong al la patrolando; en nia hodiaŭa muzika programero ni do invitu vin apreci komponaĵojn luditajn de la ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo, okaze de tiu ĉi memorinda tago.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kompanaĵon "Tondrado en trosekeco", luditan de la ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo. Ĝi estas reprezentanteca komponaĵo de la guangdong-a muziko, popolmuziko cirkulanta en la ĉina suda provinco Guangdong. La melodio estas serena kaj entuziasma. Oni donis al ĝi la nomon "Tondrado en trosekeco" pro tio, ke ĝi esprimas la ĝojon pro pluvado post longedaŭra trosekeco.

La ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo, fondita en 1977, estas ununura profesia naci-muzika ensemblo en Hongkong. Ĝi naskiĝis el la longedaŭra ĉina kulturo kaj portas la taskon disvastigi la nacian muzikon kaj pro tio, ĝi tenas en sia prezentado la stilon de la ĉina tradicia nacia muziko ĉu enhave ĉu forme. Nun bonvolu aŭskulti la de ĝi luditan multe popularan naci-muzikan komponaĵon "Nuboj postkuras la lunon". La komponaĵo naskiĝis en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi figurece esprimas la ĉarman pejzaĝon de la vespera firmamento.

Krom ludi tradician nacimuzikaĵon, la ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo ankaŭ invitas komponistojn verki novajn komponaĵojn divers-stilajn kaj divers-formajn. De post ĝia fondiĝo tiaj komponaĵoj jam superis mil. Nun bonvole aŭskultu ĉi-specan kunludon de naciaj muzikiloj "Serena tago", celebran al la reveno de Hongkong. La kunludo konsistas el du paragrafoj, la unua prezentas per leĝera melodio gajan kaj vivec-plenan aspekton, kaj la dua kun la ĉina nacia kvin-tona muzika skalo kiel ĉefa esprimas la etoson de paco kaj kvieto. Fine la melodio finiĝas en gaja sentimento.

Post la jaro 1998 la ĉina Hongkong-a Naci-Muzika Ensemblo aranĝis serion da fakaj koncertoj, kia "Koncerto de Valentena Tago", kaj per tiuj koncertoj prezentas al hongkong-anoj buntan ĉinan nacian muzikon.

Krom regula koncerto, la ensemblo ankoraŭ ofte aranĝas koncerton senpagan por lernantoj, popularigas la ĉinan nacian muzikon en loĝkvartaloj kaj lernejoj. Por kulturi kapablajn muzikistojn, la ensemblo fondis Hongkong-an Infanan Naci-Muzikan Trupon kaj Hongkong-an Knaban Naci-Muzikan Trupon, funkciigas muzik-instrumentan kurson, produktas kune kun televidstacio kaj radio muzikan instruan programon kaj instruan komputilan aŭd-vidan diskon kaj aktive antaŭenpuŝas popularigadon kaj edukadon pri la ĉina tradicia muziko.

Cetere, la ensemblo ankaŭ okazigas grandskalajn aktivadojn, kiaj Hongkong-a Huĉina Festivalo, Hongkong-a Tambura Festivalo kaj Hongkong-a Flut-Ŝakuhaĉa Festivalo. En la jaro 2001 la ensemblo kune kun preskaŭ mil muzikistoj ludis "mil-kordan sonadon" kaj kreis la mondan rekordon de la plej multaj erhu-ludistoj en kunludo.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la ĉinan nacimuzikan komponaĵon "Drink-kanto de nacieco Yi". La nacieco Yi estas unu el la ĉinaj naciminoritatoj, loĝanta en sudokcidenta Ĉinio. Yi-naciecanoj lertas kaj en kantado kaj en dancado kaj estas gastamaj. La nacieco posedas longedaŭran muzikan tradicion. La komponaĵo priskribas festan gajan vesperon kaj esprimas, ke la yi-naciecanoj estas plenaj de espero al la vivo kaj estonteco.

La ensemblo ankaŭ turneas en diversaj lokoj de la mondo, ekzemple en Aŭstralio, Singapuro, Japanio, Kanado, Usono, Aŭstrio kaj Germanio, kaj estas laŭdata de spektantoj. Fine de nia programero bonvole aŭskultu komponaĵon "Al lumo", ĉefverkon de majstro de la ĉina nacia muziko sinjoro Liu Tianhua en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento. La komponaĵo tenas la stilon de stimula marŝo, la melodio estas serena kaj forta kaj plena de strebema spirito, optimismo kaj memfido al la brila estonteco.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040