china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantisto Huang Zheng kaj de li prezentitaj kantoj
(GMT+08:00) 2007-07-24 19:29:50

Karaj amikoj, en nia hodiaŭa programero ni konigos al vi ĉinan kantiston Huang Zheng kaj de li prezentitajn kantojn.

En sia infaneco, Huang Zheng kontaktiĝis kun muziko. Li iam lernis ludadon de violonĉelo kaj piano kaj voĉmuzikon. Huang Zheng studis en arta fakultato de la Pekina Normala Universitato. Diplomitiĝinte, li mem organizis trupon kaj komencis verkadon de kantoj. En la jaro 1998, li aliĝis al disko-kompanio kiel produktisto. Li verkis serenajn kaj glatajn kantojn por ĉinaj famaj kantistoj. Tiuj kantoj ege popularas kaj pro tio li estis laŭdata de kolegoj. De la jaro 2001 li mem faras prezentadon kaj sinsekve eldonis kvar kanto-albumojn "Tagiĝo", "Amo ĉe Normando", "Operaco de unuopulo" kaj "Absolute ne forlasu".

"Absolute ne forlasu" estas lia nova albumo eldonita en la lasta marto post du-jara verkado. En la albumo estas 12 am-kantoj. Nun bonvole aŭskultu "Absolute ne forlasu", ĉefan kanton de la albumo. "En mia koro troviĝas neniu alia ol vi. Tamen kial survoje mi deviis? Ne forlasu min, kaj mi absolute ne forlasu vin; en plorado larmoj verŝiĝu en la koron."

En preparado de la albumo, Huang Zheng loĝis en malsamaj urboj kaj vivis malsaman vivmanieron kaj zorgeme kolektis eĉ iomete da muzikaj materialoj kaj inspiron pri verkado, esperante, ke la propraj muzikaĵoj estos intimaj al la aŭskultantoj koro ĉe koro. Nun bonvole aŭskultu humuran kanton pri amo "Kolombumado plentempa".

"Mutado estas damninda por amatino, kiu plej preferas freŝan amindumadon. Kvankam la plentempa kolombumado estas ja ege malfacila, tamen ne estas ekvacio ĉie en la mondo, milda buŝo ne ripozas en la tuta tago."

Kiel produktisto, Huang Zheng partoprenis en la tuta procezo de selektado, registrado kaj redaktado de la nova albumo, li ankaŭ invitis muzikistojn de Singapuro kaj Malajzio al la laborado. Ilia harmonia kunlaborado donis al la kantoj apartan nuancon. Jen estas la kanto "La luno en aŭtuno". En la kanto ŝvebas denseta melankolio kaj sopiro.

Nun bonvole aŭskultu la kanton "Malsaĝulo pri amo" kantitan de Huang Zheng. Ĝi estas tema kanto de la televida filmo "Palaco" de Korea Respubliko en la versio de la ĉina lingvo. "Pardonon al mi, malsaĝulo pri amo. Mi arde vin amas, mi haltigas la spiron, nur por aŭdi vian respondon. Pardonon al mi, malsaĝulo pri amo, mi volas nur, ke vi komprenu: mi vin amas en stulto kaj malsukceso; mi petas pardonon, por ke la amo venu refoje al ni."

Huang Zheng estas multtalenta kaj liaj interesiĝoj ampleksaj. Li ŝatas sportadon, filmospektadon kaj turismadon. Li ofte vojaĝis portante mapon, kaj ofte per propra maniero spertas malsaman vivon kaj metas siajn buntajn spertojn en siajn muzikaĵojn. Kaj pro tio liaj muzikaĵoj estas salte flugantaj, aŭ melankoliaj, aŭ arde patosaj. Fine de nia hodiaŭa programero ni aprecu la kanton pri turismo el la nova albumo "Mi ŝatas".

"Kapricas la pejzaĝoj. Kuŝante sur aŭto mi rigardas la brilajn stelojn. Mi ŝatas serenan senton, sed ne facilecon; mi ŝatas devokonscion, ne timas ŝarĝon; mi ŝatas sentodonemon, sed ne kompenson. Fakte estas simplaj la braveco kaj vetero en vojaĝo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040