china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la urbo Zibo (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-25 19:46:05

La urbo Zibo estas urbo kun historio de 2 000 jaroj en la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Tie troviĝas abundaj tradiciaj popolaj artoj, kiaj "kvin-melodia opero", "antikva popola melodio Liqu de Liaozhai (Liaozhai, Porbabila Kabineto)", "legendo de Meng Jiangnv" kaj "antikva futbala sporto Cuju", tiuj estas ĉinaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Inter ili "Cuju" estas konfirmita de Internacia Federacio de Futbala Asocio kiel aboco de futbala sporto. Nun ni gvidos vin al la urbo por viziti tiujn kulturajn heredaĵojn, kiuj nevideblas en metropolo.

Kiel karakteriza loka opero de la urbo Zibo, la kvin-melodia opero havas 300-jaran historion. Ĝi estis elvolvita el popolaj kantoj Yangge kaj tambura opero de la provinco Shandong kaj en la komenco ĝi estis prezentata de kvin aktoroj, tial ĝi tiel nomiĝas "kvin-melodia opero". Same kiel operoj en diversaj lokoj de Ĉinio, la kvin-melodia opero frontas al krizo pri heredado kaj disvolviĝo. Por sin liberigi el la malfacila stato, teatro pri kvin-melodio de la urbo Zibo elmetis sloganon pri "heredado en kamparo kaj disvolviĝo en urbo" por disvastigi la operon. Estro de la teatro sinjoro Sun Qiang diris:

"Ni persistas en tio, ke en Printempa Festo de ĉiu jaro, kiam kamparanoj estas liberaj, do ni portu nian operon al ili. Ĝenerale estas cent prezentadoj dum Printempa Festo. Ni faras prezentadon ĝuste por kamparanoj."

En la jaro 2006, la opero estis enlistigita en katalogon de ĉinaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj tio liveras novan bonŝancon por protekto kaj disvolviĝo de la opero.

Se oni parolas, ke la kvin-melodia opero estas kolektiva prezentado, do "antikva popola melodio Liqu de Liaozhai" estas cent-procenta popola kanteto. Ĝi kun historio de preskaŭ 400 jaroj, estas antikva popola ario, kiu estas populara tra Zichuan kaj estis ordigita kaj kreita de literaturisto Pu Songling de la dinastio Qing. Plejparto de Liqu priparolas ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj kaj nun ankoraŭ estas ŝatata de lokaj popolanoj.

Tamen ŝato kaj scipovo de kantado estas diferencaj, precipe en la lastaj 20 jaroj, popolanoj havis pli multajn amuzajn formojn kaj estas pli kaj pli malmultaj homoj, kiuj scipovas kanti Liqu. Antikva Liqu frontas al danĝero pri pereo. En vilaĝo Pujiazhuang, hejmloko de Pu Songling, kreinto de Liqu, vilaĝestro Pu Changchun diris al raportisto:

"En la komenco, ni timas pereon de Liqu, ĉar ĉiuj ne scipovas kanti ĝin, inkluzive de mi mem."

Responde al la stato, en la vilaĝo Pujiazhuang, oni tutforte porpledas kaj organizas vilaĝanojn lerni kantadon de Liqu. Pu Changchun diris:

"Ni havas tian postulon, ke ĉiuj vilaĝanoj scipovu kanti Liqu. Ni ankaŭ okazigis konkurson pri la kantado. Tago post tago oni havas komprenon pri ĝi. Nun ni fondis teatron por ke ĉiuj havu pli kompletan komprenon pri ĝi."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040