china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Enhavoriĉa geologia kulturo kaj moro en Zibo
(GMT+08:00) 2007-08-01 08:35:15

Samtempe kun tio, oni ankaŭ invitas maljunajn vilaĝanojn, kiuj scipovas kanti Liqu, fari ordigon kaj pli profundan esploron pri Liqu.

Cetere por pluapaŝe vastigi influon de Liqu, vilaĝanoj faras prezentadon de Liqu per formo de komedio kaj invitas turistojn, kiuj faras viziton al antaŭa loĝejo de Pu Songling, partopreni en prezentado. Nun post klopodado de diversaj flankoj, Liqu, la antikva arto, kiu iam frontis al pereo, refoje viglas. Pu Changchun diris:

"Nun en nia vilaĝo, miloj da homoj scipovas kanti Liqu, cetere ili ankaŭ scias detalojn kaj povas paroli pri enhavo de kanto de Liqu.

Li diris, ke nun en nia lando, Liqu havas iom da influa forto, pluraj homoj interesiĝas pri tio kaj ankaŭ esprimas subtenon. Tio estas ĝojiga kaj trankviliga por li.

En la vilaĝo Zhengjiazhuang, troviĝas legendo pri Meng Jiangnv. Ĝi priparolas la rakonton, ke en edziniĝa nokto de Meng Jiangnv, ŝia edzo Wan Xiliang estas forkaptita por konstrui Grandan Muron, poste Meng Jiangnv serĉadis ĝis la piedo de la Granda Muro, tamen informiĝinte, ke la edzo forpasas kaj estas enterigita sub la Granda Muro, ŝi ploregis ĝis disfalo de la Granda Muro, tiam aperis kadavro de sia edzo. Vilaĝanoj diras, ke en la vilaĝo pli ol dek kantoj pri Meng Jiangnv estas popularaj kaj kantado de tiuj kantoj estas nehaltigebla en duona tago.

Prezidanto de Asocio de Muzikistoj de la urbo Zibo Han Naishun opinias, ke tiuj lokaj operoj kaj legendoj havas unikajn valorojn kaj posedas enhavoriĉan geologian kulturon kaj moron, estas nekopieble.

Laŭ konigo, la registaro de la urbo Zibo preparas asigni grandnombran kapitalon por serĉi kaj ordigi legendojn kaj kantojn, kiuj estas en la popola socio, kaj fari riparon kaj protekton de relikvoj, kiaj ruino de la Granda Muro. Ĉina kultura vicministro Zhou Heping diris akceptante intervjuon, ke dum heredado de kulturaj heredaĵoj, loka protekta rimedo ludas ŝlosile gravan rolon. Li diris:

"Diversaj lokoj faras grandnombran laboron pri protekto de kulturaj heredaĵoj, pluraj provincoj kaj urboj de la lando konstruis katalogon de provincnivelaj kulturaj heredaĵoj kaj tio estas grava rimedo por protekto. En urbaniza procezo, valoraj kulturaj heredaĵoj de iuj lokoj estis rompitaj kaj tio estas atentata de diversaj flankoj. Mi kredas, ke sekve de senĉesa socia disvolviĝo kaj plifortiĝo de konscio de homoj pri protekto de kulturaj heredaĵoj, tiuj problemoj estos paŝo post paŝo solvataj."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040