china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Novaj agoj de pekinaj teatristoj
(GMT+08:00) 2007-08-09 16:48:00

Karaj amikoj, lastatempe, pekinaj teatristoj, kiaj reĝisoro, dramisto, investanto kaj produktanto, iniciatis fondi "Teatran Komunumon" por kuraĝigi verkadon, altiri al si la publikon kaj vastigi la spektantaron kaj merkaton de komerca prezentado de teatraĵoj en Ĉinio.


"Rinoceroj en Amo"

Jen vi aŭdas deklamadon de la teatraĵo "Rinoceroj en Amo" verkita de reĝisoro Meng Jinghui. La reĝisoro estas fama reĝisoro de dramo en Ĉinio. Liaj teatraĵoj estas kaj patosaj, ribelaj, defiaj kaj tradiciaj kaj estas titolitaj ĉefverkoj de "eksperimenta teatraĵo".


"Rinoceroj en Amo"

"Rinoceroj en Amo" priskribas la frenezan amon inter Ma Lu, juna bredisto de rinocero, kaj Mingming, knabino de najbaro. Ma Lu amas Mingming, sed la lasta amas alian, kaj ambaŭ estas frenezaj pro amo, fine, Ma Lu forkaptis Mingming pro amo. En la verko estas kaj melankolio kaj troigita humuro kaj ankaŭ plena de sarkasmo al la materia socio. La teatraĵo premieris en 1999 kaj jam prezentiĝis pli ol cent-foje. Fervoraj spektantoj enretigis la tekston kaj paragrafojn de prezentado de la teatraĵo por ĝin apreci kune kun aliaj. Ili opinias, ke tia teatraĵo plenas de imagipovo kaj estas malofte videbla eminenta teatraĵo.

Sur la ĉina teatra merkato ne estas tre bona la situacio de eksperimentaj teatraĵoj, reĝisoroj kaj verkistoj. Pro tio, la gekolegoj kaj teatroamantoj iniciatis la Teatran Komunumon. Ili proklamis, ke ili kunligos personojn el la kultura rondo kaj la publikon, kuraĝigos la publikon al partopreno kaj verkado kaj liveros scenejon al la pekinaj junuloj kun sonĝo pri teatro, por ke ili sin prezentu sur la scenejo. Sinjoro Wang Ren, unu el la iniciatintoj de la komunumo diris, ke la aktivado estas tute bonstatiga kaj finfine celanta grandigi la spektantaron. Li diris:

"Ni tute ne ĉasas profiton en la iniciatado, ni esperas dank' al la aktivado larĝigi la merkaton. La teatra merkato ankoraŭ estas malgranda. Sen spektantoj ne estas investado, do oni ne povas prezenti teatraĵon; ni esperas altiri kaj kulturi pli da spektantoj, dank' al la aktivado. Se spektantoj kaj bonaj verkoj multiĝos, do la teatra merkato pli malfermiĝos. Kompreneble, ni, la iniciatintoj, estos favorataj."

Sinjoro Feng Yiping diplomitiĝis el la Centra Teatra Instituto kaj poste ĉiam okupiĝas pri verkado de teatraĵoj. Li opinias, ke la fondiĝo de la "Teatra Komunumo" utilas al popularigo de teatro kaj vigligo de la sursceneja praktikado de studentoj. Li diris:

"Laŭ mi, la formo estas tre bona. Almenaŭ la interesiĝantoj kaj fervorantoj povas kolektiĝi kunen kaj fari pli da aktivadoj, ekzemple, deklamadon de teatraĵoj kaj prezentadon de paragrafoj de famaj teatraĵoj. Tio ludas bonan rolon por popularigi sciojn pri teatro kaj kulturi intereson de spektantoj."

Laŭ plano, la unua ago de la komunumo estas deklamado de teatraĵoj en ĉiu duonmonato. Spektantoj kaj specialistoj estas invititaj ĵurianoj. Estonte oni organizos simpozion, trejnadon kaj kurson, en kiuj la teatro-amantoj povos partopreni senpage.

Sinjoro Meng Jinghui opinias, ke la signifo de la deklamado kuŝas en tio, ke ĝi liveras al teatro-amantoj la ŝancon de vid-al-vida interfluo. Li diris:

"Deklamado de teatraĵoj estas nur punkto, ĝi celas pli, ke la ĉeestantoj trovu la ŝancon vid-al-vidan, okul-al-okulan kaj anim-al-animan, trovu ankoraŭ pli bonan estontecon kaj spacon por realigi idealon. Oni kune partoprenas en ĝi, por ke ĝi estu pli kaj pli plezuriga kaj rilata al ĉiuj. Mi esperas miajn estontajn teatraĵojn vidiĝi kun la partoprenantoj."

Krome, la teatristoj ankaŭ komencas kreadon pri enhavo, serĉas temojn ŝatatajn de spektantoj. De la jaro 2003 la teatraĵo-serio nomata "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo" estas alte atentata de la fidelaj spektantoj. Ĝi kombinas en si plurajn surscenejajn prezentajn manierojn kaj ĉiujare prezentiĝas unu teatraĵo el la serio. Temas pri varmaj problemoj en la nuna socio. La serio sin karakterizas per humureco kaj sereneco kaj pro tio estas ege ŝatata de junaj spektantoj.

Jen oni deklamas en la fondkunveno de la komunumo "Freneza ŝtono", la verkon ĉijaran el la serio "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo". La serio estas produktata de privata kompanio. Produktisto de la kompanio sinjoro Wu Fusen opinias, ke la scenejo bezonas diversajn artajn formojn, se la verkoj estas aprobataj de la spektantoj, ili do estas bonaj; la serio "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo" trovis mankon en la merkato. Li diris:

"La merkato de teatro ne estas optimismiga, tamen la "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo" elstariĝas kaj gajnas la spektantojn. Ili certe spektos ĝin eron post ero. La "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo" surscenigas modon aŭ varman punkton celante plezurigon, por ke la spektantoj sin malstreĉu kaj amuzu en teatro."

La serio "Ĝuiga ĉina pasto-distordaĵo" estas aprobata ankaŭ pro la malmultekosta bileto. Sinjoro Wu Fusen diris, ke por ekspluati merkaton, teatristoj kaj kolegoj devas krei ankoraŭ pli bonajn verkojn kaj alpreni ankoraŭ pli multajn formojn por altiri spektantojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040