china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mongol-nacieca kantisto Lasurong
(GMT+08:00) 2007-08-20 09:10:54

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de fondiĝo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio. Celebrante la feston, ni konigu al vi ĉinan faman mongol-naciecan kantiston Lasurong kaj de li prezentitajn kantojn. Unue bonvole aŭskultu la kanton "Odo". La kanto esprimas laŭdon de mongol-naciecanoj pri la bela vivo.

Lasurong naskiĝis en popolkantista familio en Erdoso, okcidenta Interna Mongolio, en la jaro 1947. Li diris, ke Erdoso situas inter du dezertoj, tie la natura medio estas ne bona, tamen pro tio ĝi konservas pli da primitivaj kulturaj heredaĵoj; tie ege multas la mongol-naciecaj popolkantoj. En sia infaneco, li paŝtis ŝafojn sur la vasta stepo, aŭskultis antikvecajn baladojn. Li diris:

"Erdosanoj lertas kaj en kantado kaj en dancado. Ili dancas manĝ-bastonetan dancon, erdosan dancon ĉirkaŭ tendarfajro kaj poste kantas dum la tuta nokto. Kiam mi estis infano, mi sekvis aliajn en kantado kaj poste ellernis kanti multe da kantoj."

Pro sia muzika naturdotita talento, diplomitiĝinte nur el elementa lernejo en la jaro 1960 li estis varbita de loka arta ensemblo kaj fariĝis profesia aktoro.

Nun vi aŭdas de li kantitan mongol-naciecan kanton "Handelma". Ĝi prikantas belan knabinon: "Matenstela lilio floras sur montdeklivo, ĝi floras pli pompe ol ĉiuj aliaj floroj en la kvar sezonoj. Handelman, knabino, plej bela inter la fratinoj sur la stepo!"

Unu jaron poste, li venis al Huhehoto, ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj ekzamenite vizitis Artan Lernejon de Interna Mongolio kaj tie lernis mongol-naciecan ĉangdiaon – maĵoron, unu el la specoj de mongol-naciecaj popolkantoj. Ĝi karakteriziĝas per malmulte da vortoj kaj longa, laŭta kaj libera kantado. La vortoj dividiĝas ĝenerale en du frazojn. Ĉangdiao plejparte priskribas stepon, ĉevalon, kamelon, bovon, ŝafon, bluan ĉielon, blankan nubon, riveron, lagon kaj tiel plu. Ĝi estas titolita "viva fosilio de stepa muziko"; en la jaro 2005, petite de Ĉinio kaj Mongolio ĉangdiao elektiĝis kiel "ĉefverko de buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de la homaro" de Unuiĝintaj Nacioj.

Dank' al sia diligenta lernado, li rapide debutis en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. En 1969, li sekvis la centran delegacion al Xinjiang, okaze de la 10-a datreveno de fondiĝo de Xinjiang-a Ujgur-Nacieca Aŭtonoma Regiono. Per sia laŭta kaj bela melodio de la mongol-nacieca ĉangdiao, li estis varme aplaŭdata. Lasurong tenas profundan senton kaj esploron al la mongol-nacieca ĉangdiao kaj faris gravan kontribuon al petado de ĉangdiao kiel "ĉefverko de buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de la homaro" de Unuiĝintaj Nacioj. Li ege scias pri ĉangdiao. Li diris:

"La mongol-nacieca ĉangdiao estas trezoro de la ĉina nacia muziko. Mi opinias, ke ĝi estas komparebla kun melopeo en okcidenta opero. Ĉangdio estas multe fleksebla. Ĝia melodio varias kun la sento de kantanto, ĝi do estas produkto de animo, produkto de sento, kaj tre konforma al la estetika koncepto."

Nun vi aŭdas "Idilio", mongol-naciecan ĉangdiaon, prezentitan de Lasurong. Tiu ĉi longedaŭre populara popolkanto prikantas la vastegan belan stepon en Interna Mongolio. "Sub la blua ĉielo ŝvebas blankaj nuberoj, sub kiuj paŝtiĝas neĝe blankaj ŝafaroj, arĝentecaj kaj amindaj sur la stepoj."

Poste Lasurong ricevis instruadon fare de kelkaj majstroj en muzikista rondo kaj lernis en la Centra Konservatorio en Pekino, kaj pro tio lia kantarto pli kaj pli perfektiĝis. Li, heredante la karakterizon de la nacia voĉmuziko kaj referencante voĉmuzikan lertecon de aliaj nacioj, inkluzive de la okcidenta muziko, formis sian distingiĝan kantstilon, kaj plurfoje ricevis ŝtatan premion en landaj gravaj literaturartaj prezentadoj. Li vizitis pli ol 20 landojn kaj regionojn kaj estis ŝatata pro sia brila prezentado. Nun bonvole aŭskultu lian alian mongol-naciecan kanton "La rivero Xilin". Ĝi prikantas la riveron Xilin, patrinecan riveron sur stepo kaj esprimas amon al la hejmloko.

En la lastaj jaroj Lasurong sinsekve verkis tri verkojn pri mongol-naciecaj veteranaj artistoj, por heredi la mongol-naciecajn folklorajn heredaĵojn kaj disvolvi la strebeman spiriton de mongol-naciecaj veteranaj artistoj.

Krome, li ankaŭ sin dediĉas al verkado de kanto kaj esplorado pri nacieca muzika teorio. Fine de nia programero, bonvole aŭskultu mongol-naciean popol-kanton "La Lakta Vojo", kiu prikantas la belan pejzaĝon de stepo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040