china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Majstro-sportisto kun unu brako Wang Xiaofu (foto)
(GMT+08:00) 2007-08-20 09:15:02

En la 7-a Ĉina Sportkunveno de Handikapuloj okazinta antaŭ nelonge en la urbo Kunming, sudokcidenta Ĉinio, iu fraŭlo kun unu brako estis atentata. Li kun alta staturo kaj bonaspekto, kelkfoje refreŝigis mondan naĝadan rekordon de handikapuloj, kiu estis kreita de li mem. Li estas Wang Xiaofu 19-jara.

En ĉifoja ĉina sportkunveno de handikapuloj, Wang Xiaofu sin anoncis al 9 naĝadaj matĉoj kaj gajnis ĉampionecon en 7 matĉoj.

Wang Xiaofu naskiĝis en kamparo de la urbo Yuxi de la provinco Yunnan. En infanaĝo, li perdis unu brakon pro katastrofo de altatensia drato. En la aĝo de 11 jaroj, li estis elektita de sia nuna trejnisto Zhang Honghu kiel handikapula sportisto kaj de tiam li kaj vizitas lernejon kaj sin ekzercas kaj pasigas vivon de profesia sportisto.

"Antaŭ mia aliĝo al la teamo, mi eĉ ne estis en akvo super mia lumbo. Unuafoja enakviĝo donis al mi bonan senton. Mi moviĝis supre kaj sube kaj kiam mi estis preskaŭ sur fundo, trejnisto donis al mi bastonon por ke mi elakviĝu."

Naĝado estas sporta programo, kiu havas altan postulon al korpa simetrio kaj ekvilibro, por Wang Xiaofu, kiu antaŭe ne naĝis kaj havas nur unu brakon, estas giganta defio por li esti naĝsportisto. Sub gvidado de trejnisto, Wang Xiaofu ellernis naĝadon en preskaŭ unu semajno.

Poste en ĉiu tago, li tenis trejnadon de pli ol dek mil metroj. Tio estas malfacila por handikapula fraŭlo, kiu aĝas nur pli ol dek jarojn. Ankaŭ trejnistro Zhang Honghu alte taksis lian firmecon.

"Krom denaska talento, bona sportisto ankaŭ devas elteni penigan laboron. En ĉiu tago, li naĝadas en dekmiloj da metroj kaj li persistas en tio en multaj jaroj. Tio bezonas firman volon."

Post peniga ekzercado, preskaŭ 4 monatojn poste, la fraŭlo gajnis ĉampionecon en tiujara provinca sportkunveno de handikapuloj. Post du jaroj, t.e. en la jaro 2002 en malproksim-suda sportkunveno de handikapuloj okazinta en Pusan de Korea Respubliko, Wang Xiaofu gajnis 5 orajn medalojn kaj estis elektita kiel azia plej eminenta sportisto. En la jaro 2004, Wang Xiaofu refoje gajnis ĉampionecon en tri naĝadaj matĉoj en Atenaj Handikapulaj Olimpikoj.

Al tiu fraŭlo el montregiono, ŝajne facile venis honoro kaj premio. Li komencis esti memkontenta. De li tenata monda rekordo estis transcendata de aŭstralia sportisto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040