china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Honestaj kaj sinceraj chongqing-anoj (foto)
(GMT+08:00) 2007-08-27 09:56:30

Krom akra temperamento, chongqing-anoj ankaŭ estas honestaj kaj aliflanke honesto estas la plej alta takso de chongqing-anoj al viroj. Meze de lokanoj, "honesteco" aludas "justecon", "sincerecon" kaj "persistecon". Tia signifo devenas de forta kaj firma temperamento de chongqing-anoj.

Parolante pri tia temperamento de chongqing-anoj, oni nature mencias historion. En Hechuan de Chongqing troviĝas ruino de antikva militejo---fiŝkapta urbo. En la 13-a jarcento, mongola trupo faris atakon kaj tiam trupo de la dinastio Song konstruis la fiŝkaptan urbon laŭ monto, 170 miloj da soldatoj kaj popolanoj faris gardon 36 jarojn. Tio kreis miraklon de milita historio de Ĉinio kaj eĉ de la mondo.

Fakulo esploranta la fiŝkaptan urbon sinjoro Chi Kaizhi diris pri la historio:

"36-jara gardado de la fiŝkapta urbo kuŝas en speciala topografio de la monturbo, en strategio kaj taktiko de oficiroj kaj en firma volo de la popolanoj."

Chongqing-anoj estas ankaŭ optimismaj.

En iu antikva urbeto de Chongqing troviĝas butiko, kie vendiĝas frititaj fiŝoj. Mastro estas Cheng Liangneng 53-jara. Li estis kontisto de iu ŝtata tekstilaĵa entrepreno. Antaŭ 10 jaroj, li senokupiĝis kaj tiam liaj du knaboj estis lernantoj. Ilia vivo estis en malfacila stato.

"Mi ekfunkciigis la butikon en la jaro 1999. Malnovaj klientoj de Chongqing scias, ke fiŝoj frititaj de nia butiko estas tre bongustaj. Antaŭe mi laboris en ŝtata entrepreno kaj 300 juanoj estis mia monata enspezo, sed nun mi havas malpli ol 2 000 juanojn en ĉiu monato. Estas kontentige."

En la lastaj dek jaroj, Chongqing kiel ĉina plej juna municipo, ricevis gigantan ŝanĝiĝon. Domegoj staras unu post alia kaj Chongqing fariĝis urbo, kiu bezonas ŝanĝi mapon po tri monatoj. Ĉiuj serĉas sian disvolvan bonŝancon en la urbo.

Chongqing-a fraŭlo Wu Mei 26-jara laboras en iu chongqing-a amaskomunikilo. Li plenumis sian diplomon en ĉina plej evoluinta urbo Ŝanhajo. Li diris, ke post diplomiĝo, li havis ŝancon resti en Ŝanhajo, tamen li ankoraŭ decidis reveni al Chongqing. Li pli atentas bonŝancon liveratan de la juna municipo en sia rapida disvolviĝo.

"Politika pozicio de Chongqing estas sama kun tiu de Ŝanhajo, tamen Chongqing havas spacon por pluapaŝa disvolviĝo post sia municipiĝo en ekonomio kaj ni bezonas la spacon por nin disvolvi sekve de ĝia disvolviĝo. Tial mi decidis reveni al Chongqing."

Karaj retlegantoj, chongqing-anoj, kiuj ŝatas manĝi varman poton, estas tiel entuziasmaj, honestaj, persistemaj kaj optimismaj. Ĉu ili estas amindaj? Se vi vojaĝos al Chongqing, bonvole ne forgesu manĝi varman poton kaj amikiĝi kun chongqing-anoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040