china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantoj prezentitaj de Zhou Qiang
(GMT+08:00) 2007-08-31 11:57:20

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, nun ni invitu vin apreci kantojn prezentitajn de ĉina kantisto Zhou Qiang. Bonvole aŭskultu unue la kanton "Hejmlando de la Luno".

Jen estas la kanto "Hejmlando de la Luno" prezentita de Zhou Qiang. La teksto estas verkita de ĉina veterana poeto en Usono Peng Bangzhen. En luna nokto en la jaro 1977, la poeto, vizaĝe al la pejzaĝo de la kune brilantaj akvo kaj luno en lago de Longa Insulo, Nov-Jorko, mense vojaĝas al la hejmlando, kaj verkis sentoplene la poemon "Hejmlando de la Luno": "La luno brilas sur la ĉielo, la luno brilas ankaŭ en la akvo; la luno sur la ĉielo en la akvo, la luno en la akvo sur la ĉielo. Rigardante al la luno en la akvo, mi sopiregas al la hejmlando sur la ĉielo."

De sia infaneco Zhou Qiang ŝatas muzikon. 16-jara, li studis voĉmuzikon de profesoro Wu Ying el la Shandong-a Arta Instituto kaj en la jaro 1999 li per eminenta atingo sukcesis en ekzameno por viziti la Artan Instituton de Liberiga Armeo kaj tie li studis bel-kantadon. Fininte sian studadon en universitato li aliĝis al la Kant-Danca Ensemblo de Dua Artileria Komandejo kiel solkantisto. En pluraj grandiozaj artaj prezentadoj li estis alte laŭdata de la spektantoj pro la brila kantado. Bonvole aŭskultu lian kanton "Mongol-Nacieca Knabino".

La kanto sin karakterizas per la muzika stilo de la mongol-nacieco. La laŭta kaj longa melodio abundas je poezieco kaj pentrindeco. "En kvieta nokto, kiel stel-lumo flagras la larmoj sur la vango de mongol-nacieca knabino. Ŝi malĝojas pro la perdita bela ŝafido." Per sia sentoplena kaj milda voĉo, la kanton kantas Zhou Qiang.

Zhou Qiang estas eminenta kaj delikata je muzika sento. Li lertas en kantado de lirika, milda kaj bela kanto per sia ĉarma kantvoĉo. Li estas strebema juna kantisto. Li kunfandis sian bel-kantan kant-manieron kaj popularan kant-manieron kaj akiris ĝojigan sukceson, kaj en la kvara voĉ-muzika konkurso "Ĉina Muzika Ora-Sonorila Premio" funkciigita de la Ĉina Muzikista Asocio en la jaro 2004 gajnis oran premion de populara kant-maniero. Fine de nia hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu lian kanton "Montriĝi".

"La pluvo hieraŭ nokte malsekigis vian ĉarman hararon; tamen la vento hodiaŭ ne sekigis al mi la larmojn. Mi sopiras al hieraŭo, kvankam ĝi malklarigis miajn okulojn; mi aspiras al hodiaŭo por ke malpliiĝu iom da melankolio. Brilas la steloj sur la ĉielo, retrorigardinte mi ne scias, ĉu vi ankoraŭfoje montriĝos."  

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040