china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantistino Mayila (foto)
(GMT+08:00) 2007-09-10 10:23:28

Karaj retlegantoj, ĵus finiĝis la 7-a aktivado "Renkontiĝo en Pekino", kiu komenciĝis en la fino de aprilo kaj artistoj el preskaŭ 20 landoj kaj regionoj partoprenis en la aktivado. En la aktivado, koncerto de kantistino Mayila lasis profundan impreson al spektantoj. Ŝi ne nur bone kantas, sed ankaŭ povas fari prezenton de mondaj famaj operoj per kelkaj lingvoj. Kazaĥa kantistino Mayila naskiĝis en iu muzika familio de ĉina Xinjiang kaj ŝia nomo estas sama kun iu fama popolkanto de Xinjiang. Ŝi diris:

"Miaj gepatroj okupiĝas pri muziko, la patro estas komponisto kaj la patrino, kantistino. Post mia naskiĝo, mia plorĝemo estis sonora, tial miaj gepatroj diris, ke naskiĝis kantistino kaj mi certe estas ilia heredanto. Do mia patro donis al mi la nomon Mayila, titolo de iu fama popolkanto. Do mi kreskis aŭskultinte la kanton."

De infanaĝo ŝi estas influata de siaj gepatroj kaj ŝia intereso al muziko estas pli kaj pli granda. En la aĝo de 8 jaroj, ŝi lernis piano-ludon ĉe sia patro. En la jaro 1982, ŝi pasis ekzamenon de arta lernejo de Yili de Xinjiang por sin specialigi pri piano-ludo kaj en la jaro 1984, ŝi sukcesis en ekzameno de muzika fako de ĉina Centra Nacieca Universitato por lerni voĉmuzikon. En la jaro 2002, Mayila estis invitata de franca granda operejo kaj kun la operejo subskribis trijaran kontrakton pri prezentado. Estas neforgeseble, ke ŝi ludis ĉefan rolon en opero "Dolĉo de Amo" kaj reĝisoro provis prezenti la klasikan operon utiliginte modernan rimedon. Mayila diris:

"En la opero ĉiuj estis komikaj. Post spektado, spektantoj sentis ĝian intereson kaj ne volis foriri. Antaŭe aktoroj surmetis klasikan kostumon de la 18-a jarcento, sed ĉifoje moderna rimedo estis utiligata, tial spektantoj tre ŝatis tion. Ankaŭ mia fameco grandiĝis."

Por fari prezenton de opero en okcidenta scenejo, Mayila donis grandan klopodadon. Unue ŝi devas lerni fremdan lingvon kaj ĉiutaga vivo estis regula. Je la 10-a horo antaŭtagmeze ŝi iris al la operejo por sin ekzerci kaj posttagmeze daŭris la ekzercado. Necesis teni bonan staton kaj emocion. Tio estas tre malfacila por Mayila. Ŝi diris:

"Preskaŭ en ĉiu tago, mi devas persisti en tia vivo, same kiel sportisto. Feliĉe mi kutimiĝis al tio. Kompare kun alilandaj artistoj, mi havis obstaklon de lingvo kaj devas lerni lingvon, tial mi devas klopodadi. Kiam ili ripozis, mi lernis la anglan lingvon kaj la francan kaj recitis operon. Ĉar ĉio ĉi tio estis nekonata por mi antaŭe."

Samtempe kun prezentado de opero, Mayila ankaŭ partoprenis kaj organizis multajn beneficojn kaj ŝi donacis sian tutan prezentan enspezon al handikapuloj kaj orfoj. Mayila diris, ke aktoro de opero estas favorato de Dio kaj iĝi tia aktoro estas tre feliĉa afero, tial ŝi devas fari ion por la socio. Mayila diris:

"Mi pensis, ke mi devas fari filantropion. En mia travivaĵo, mi renkontis multe da malfacilaĵoj kaj dank' al helpo de pluraj homoj, mi havas la nunan atingon. En aliaj landoj troviĝas tia proverbo, en mil jaroj naskiĝas unu kantisto kaj tio estas homo elektita de Dio. Mi pensis, ke tio estas denaska talento donita de Dio kaj mi devas alporti ĝojecon al la socio, tio estas mia tasko."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040