china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maljunulo Zhang Wanwen sin dediĉanta al volonta hejmedukado
(GMT+08:00) 2007-09-10 10:25:54

Karaj retlegantoj, ni rakontu pri maljunulo Zhang Wanwen. Kvankam li estas 67-jara ĉijare, tamen li ankoraŭ zorgas pri volonta hejmedukado kaj donas instruadon al geknaboj, kies familioj estas en ekonomie malfacila stato.

En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, sinjoro Zhang diplomiĝis el la fama Fudan-a Universitato. Post diplomiĝo, li okupiĝis pri instruado kaj emeritiĝinte li ne volis doni sian tempon al amuza agado sed preferis liveron de helpo al aliaj homoj, precipe al lernantoj malriĉaj. Tiel li komencis volontan hejmedukadon.

Renkontante instruiston Zhang, raportisto trafis lian lecionon. En ĉambro areanta pli ol dek kvadratajn metrojn, kvar geknaboj ĉirkaŭe sidis kaj instruisto Zhang Wanwen faris eksplikon de ekzerco por ili. Kvankam instruisto Zhang havas blankajn tempiojn, tamen li estas plena de juneca aktiveco kun geknaboj.

En ĉiu semajno, instruisto Zhang aranĝas kvar vesperojn por doni lecionon al geknaboj. Por faciligi instruadon, li speciale luis domon kiel lernoĉambron kaj tiel la loko estas provizora lernejo de dekkelkaj geknaboj. Meze de tiuj geknaboj, plejpartaj devenas de malriĉaj familioj. Instruisto Zhang volonte donas senpagan instruadon al ili.

Rilate al okupiĝo pri volonta hejmedukado, ni devas mencii iun aferon okazintan antaŭ kvar jaroj. Tiam lernanto Wang Zhe, kiu ricevis preterlasitan lecionon de instruisto Zhang, pene vivis, ĉar lia patro forpasis kaj lia vivo dependis de malmulta salajro de la patrino. La afero profunde kortuŝis instruiston Zhang kaj ankaŭ venis al li ideo doni volontan hejmedukadon al malriĉaj geknaboj.

"En mia infanaĝo, mia familio estis en ekonomie malfacila stato, tial mi montris komprenemon kaj simpation al tiuj geknaboj. Cetere estas malmultaj lernantoj venintaj al mia leciono, tial pliiĝo de nombro de lernantoj ne influas lernadon de aliaj lernantoj. En tia stato, mi konsideras akcepti lernantojn kun malfacila vivstato."

De tiam instruisto Zhang nuligis lernopagon de la knabo. Por ke geknaboj trankvile lernu, iam li aĉetis vespermanĝon kaj lerno-uzaĵojn por tiuj geknaboj kaj multaj lernantoj sincere nomas lin avon Zhang.

Elspezo gajnas rikolton. Dank' al fleksebla instrua rimedo kaj plurjara instrua sperto de instruisto Zhang, lernantoj evidente progresas kaj poentaro de kelkaj estas en antaŭa vico de sia klaso. Instruisto Zhang diris, ke instruisto devas fari instruadon kaj valoro de instruisto devas enkorpiĝi ĉe lernantoj.

"Mi opinias, ke nivelo de instruisto devas enkorpiĝi ĉe lernantoj. Se lernado de lernantoj estas kaosa, kiel oni taksu la instruiston?"

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040