china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fervora kaj bonkora maljunulo Zhang Wanwen
(GMT+08:00) 2007-09-17 16:36:35

Yujia estis petola knabo kaj ofte ne trapasis ekzamenon, sed nun lia poentaro grande altiĝas. Yujia diris al la raportisto:

"Ĉe instruado de instruisto Zhang, mia poentaro grande altiĝas. Li estas fervora kaj bonkora. Mi vidis, ke li aĉetis trinkaĵon por malriĉaj lernantoj kaj kune manĝis kun ili."

Donante lecionon instruisto Zhang estas severa kaj en la vivo li estas simpatia avo. Ĉe la instruisto Zhang, lernantoj ne nur gajnas enhavoriĉan scion, sed ankaŭ komprenas senegoismon kaj kontribuon. Pri instrua rimedo, instruisto Zhang havas sian unikan rimedon. Li donas materialon al lernantoj kaj ĉiuj povas memlerni. Tia rimedo faciligas al lernantoj interesiĝi pri matematiko kaj tiel impulsas ilian memdecidan lernokapablon.

Xiaoxiao estas aminda knabino kaj antaŭe ŝi ne interesiĝis pri matematiko. Post trijara lernado ĉe instruisto Zhang, ŝia poentaro altiĝas kaj ankaŭ temperamento estas serena.

"Instruisto Zhang donas al ni liberan spacon por nia lernado. Li ŝajne estas simpatia amiko."

Multaj homoj ne komprenas lin, kial li tiel pene laboras en tia aĝo? Ankaŭ liaj edzino kaj maljuna patro ofte faras grumblon. Tamen instrustio Zhang ne tiel pensis. Laŭ li, estas inde, ke li donu sian scion kaj kolektitan materialon al lernantoj.

Instruisto Zhang esperas, ke li povos fari pli da kontribuo por edukado kaj por la socio. Antaŭ kelkaj tagoj, informiĝinte pri edukado al orfo en orfejo, li telefonis kaj esprimis sian volon doni instruadon al tieaj geknaboj. La orfejo diris, ke provizore ne mankas instruistoj, kaj esprimis sinceran dankon al li.

Kvankam lia volo iĝi volontulo en la orfejo ne realiĝis, tamen li ankoraŭ ludas sian rolon per diversaj vojoj. Instruisto Zhang opinias, ke plej granda strebo en la vivo estas spirita pleniĝo. Kaj per ĝi, maljunulo nature havas sanan kaj feliĉan maljunecan vivon.

"Mia vivo estas kontentiga kaj mi ne havas alian planon. Mi ne bezonas aĉeti aŭton kaj des malpli alilande vojaĝi. Miaj gefiloj ne donis al mi grandan ŝarĝon. En tia stato, pli multe da mono estas nebezonata por mi. Nuntempe ĉiuj volas longvivadon kaj laŭ mi, tio kuŝas en spirita vivo kaj bona animstato. Kiam miaj lernantoj gajnas altan poentaron, mia animstato estas tre bona."

Lastatempe instruisto Zhang ellaboris novan planon. Li preparas varbi geknabojn kun malkontentiga poentaro kaj doni al ili lernorimedon kaj impulsi ilian interesiĝon pri matematiko. Ĝuste en vojo de volonta hejmedukado, instruisto Zhang senĉese faras esploron kaj esperas liveri helpon al pli multaj geknaboj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040