china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mongol-naciecaj popolkantoj prezentitaj de Urenna
(GMT+08:00) 2007-09-20 08:48:08

Jen estas la kanto "Tri ruanulidoj", popol-kanto kun densa mongol-nacieca nuanco. Ĝi prikantas ĉevalon, la plej fidelan amikon de mongol-naciecanoj. "Miaj tri belaj ruanulidoj estos pli sanaj kaj pli fortikaj. Ili estas tiel ĉarmaj, dank' al la zorgema flegado de ni, tri fratoj. Sur la vastega stepo, la ruanulidoj galopas, post ili estiĝas belaspektaj polveroj." Ŝia nepolurita, dura kaj penetra voĉo alportas aŭskultantojn al la vastega stepo de Interna Mongolio.

Urenna naskiĝis en la jaro 1969 sur la Erdosa Stepo de Interna Mongolio, titolita kiel "Maro de kantoj". Ŝi pasigis sian infanecon aŭskultante la kantvoĉojn de la panjo kaj avinjo. Tiam, la mongola lingvo, stepo, gregoj de bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj estis ŝia tuta mondo. Kiam ŝi estis 18-jara, profesoro el la Ŝanhaja Konservatorio vizitis Internan Mongolion. Muziko ravis ŝin. Ŝi do faris bravan decidon – vizitu la Ŝanhajan Konservatorion. La tro longa vojaĝo alportis dramigan ŝanĝiĝon al ŝiaj vivo kaj kariero. En la konservatorio ŝi studis ĉefe zimbalonon. Diplomitiĝinte ŝi venis al Pekino kaj organizis orkestron. Tie ŝi konatiĝis kun germana muzikisto Robert Zollitsch, kiu venis al Ĉinio lerni antikvan liron, kaj poste edziniĝis al li. En iu prezentado, ŝi improvizis kantadon. Ŝia natura tembro estis ŝatata de la spektantoj. De la jaro 1994 la geedzoj, aŭ kune kun aliaj muzikistoj, turneas en diversaj lokoj de la mondo. Ilia distingiĝa prezentada stilo estas profunde aprobata de muzik-amantoj. La geedzoj nun loĝas en Germanio, ofte partoprenas en gravaj muzikaj festivaloj en Eŭropo kaj jam eldonis tri kant-albumojn.

Jen estas la kanto "Monteto" prezentita de Urenna. La kanto estas antikva mongol-nacieca popol-kanto. La melodio estas larĝa kaj belsona, la vortoj estas signifoplenaj. "De la monteto Baiermanai, oni povas vidi la okcidentan monton, tie estas mia herbo- kaj akvo-riĉa hejmloko. La vigla ĉevalido galopas per siaj junaj hufoj, kuratinginte la malproksiman krutan montaron, ĝi fariĝos la plej bona ĉevalo."

Nun bonvole aŭskultu tradician popol-kanton "Silaihua". La kanto esprimas nostalgion.

Urenna profunde enradikiĝis en la hejmlokan tradician muzikon kaj samtempe disvolviĝas muzike al nova direkto por ke sia muziko estu pli internacieca. En somero 2003 ŝi estis titolita kiel plej eminenta internacia artisto en Germanio. Multaj eŭropaj muzikistoj prenas ŝin kiel reprezentanton de la monda muziko. Ŝi lertas kunfandi eŭropajn muzikilojn kun mongol-nacieca tradicia kantado kaj kreas larĝan medion senlandliman.

Fine bonvole aŭskultu ŝian kanton "Kvar sezonoj". Priskribante la kvar sezonojn, tiu ĉi tradicia popol-kanto esprimas la percepton de mongol-naciecanoj al la naturo kaj ilian benon al la karuloj. "Alvenas primavero, tamen ankoraŭ malvarmas la vento. Mia kara frato vivas en malproksima loko, mi deziras al li ĝojon kaj sanon por ĉiam. Alvenas somero, varmas ankaŭ la vento. Mia amata frato vivas en malproksima loko, mi deziras al li ĝojon kaj sanon por ĉiam."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040