china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hidrobuso---nova fenomeno de publika trafiko sur rivero en Kantono
(GMT+08:00) 2007-10-10 08:48:39

Kantono estas ĉefurbo de la provinco Guangdong, suda Ĉinio. La rivero Zhujiang trairas la urbon. Torento de la rivero dividas Kantonon en tri distriktojn, sudabordan, nordabordan kaj Fangcun. En aprilo de la kuranta jaro, por malstreĉi urban svarman trafikon, oni funkciigis "hidrobuson"---malgrandan ŝipon ir-kaj-revenan en la rivero Zhujiang. La hidrobuso kun metroo kaj aŭtobuso formas modernan urban publik-trafikan reton. Nun ni iom rakontu pri la nova veturilo "hidrobuso".

En mateno de la 10-a de aprilo de la kuranta jaro, ekiris la unua hidrobuso el doko ĉe la universitato Zhongshan de la suda bordo de la rivero Zhujiang.

La malgranda ŝipo kun dek pasaĝeroj veturis al la norda bordo de la rivero Zhujiang. Dum veturado, senĉese videblas diversaj konstruoj de la du bordoj kaj ĉie estas vidindaĵoj. En malpli ol 30 minutoj, la hidrobuso atingis finstacion Fangcun. Kaj se pasaĝeroj elektas aŭtobuson, la veturado bezonas almenaŭ 50 minutojn.

Funkciigo de la hidrobuso altiras al si atenton de urbanoj de Kantono kaj ĝia oportuno estas laŭdata de ili. Nun en ĉiu tago, multaj urbanoj elektas hidrobuson kiel sian veturilon. Urbanino Li Li diris:

"Nun ne aperas pinthoro kaj estas oportune por veni al laborejo."

Funkciigo de hidrobuso donas novan aspekton de pramŝipo, al kiu kantonanoj kutimiĝis.

Fakte ordinara pramŝipo havas historion de pli ol cent jaroj en Kantono. En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, en Kantono troviĝis nur kelkaj pontoj interligantaj la riveron Zhujiang kaj urbanoj preferis veturi tra la rivero per pramŝipo.

Tiam sinjorino Lai Jianfen estis bilet-vendisto en Huangsha-doko kaj ŝi atestis tiaman prosperan staton.

"Mi jam laboras 27 jarojn. Tiam mi estis tre okupita kaj eĉ mankis al mi tempo por tagmanĝi kiam multaj homoj aĉetis bileton."

Tiam kompanio de vaporŝipo havis cent milojn da pasaĝeroj en ĉiu tago kaj la kvanto estis 14% de la totala kvanto de publik-trafiko en Kantono. Sinjoro Deng Xianyao kiu laboris en la kompanio de vaporŝipo rememoris:

"Tiam pramŝipo estis ĉefa veturilo en Kantono. Mi memoras, ke tiam estis 6 pramŝipoj por linio, kiu havis plej multajn pasaĝerojn kaj en ĉiu pramŝipo estis 800 ĝis 1 000 pasaĝerseĝoj. Kvanto de pasaĝeroj superis cent milionojn en iu jaro."

Jara kvanto de transportataj pasaĝeroj superis cent milionojn kaj tio estis malofta en ĉina pramŝipa historio. Laŭ memoro de multaj malnovaj kantonanoj, veturado per pramŝipo tra la rivero Zhujiang estas ilia ordinara vivo kaj ĝi rakontas pri nedisigebla sento inter ili kaj la rivero Zhujiang.

Tamen la stato tago post tago ŝanĝiĝis. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de pliigo de pontoj kaj tuneloj interligantaj la du bordojn de la rivero Zhujiang kaj de tagoposttaga oportuna surtera trafiko, ekde la jaro 1993, kvanto de pasaĝeroj de pramŝipoj reduktiĝis. Oni maltrankviliĝis, ĉu pramŝipo malaperas en Kantono?

Disvolviĝo de epoko alportas novan ŝancon al pasaĝer-transporto sur la rivero en Kantono. En la lastaj jaroj, pliiĝis aŭtoj kaj estis serioza trafika svarmo en Kantono. La magistrato de Kantono decidis plene utiligi naturan superecon de la rivero, kiu trairas la urbon, kaj aranĝi tute novan pasaĝertransportan koridoron sur la rivero Zhujiang.

Plano de la magistrato de Kantono pri trafiko sur la rivero gajnis aktivan respondon de urbanoj. En la jaro 2006, pluraj reprezentantoj de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Kantono kolektive proponis funkciigi "hidrobuson" por liveri diversecan servon al urbana veturado kaj malpliigi trafikan premon de urba ŝoseo. Sinjoro Sun Shisheng estas unu el reprezentantoj. Li diris:

"Mi pensis, ke rivera sistemo en Kantono estas utila natura riĉfonto kaj oni devas utiligi ĝin kaj preni ĝin kiel komplementon de publik-trafika sistemo. Tiam en Kantono oni devas aranĝi "hidrobuson" por malpliigi premon de publik-trafika sistemo."

Ekde la 10-a de aprilo de la kuranta jaro, sukcesa veturado de hidrobuso malfermis novan paĝon de trafiko sur rivero en Kantono. Kvankam nun estas malmultaj linioj de la hidrobuso, tamen la magistrato havas planon: en la jaro 2020, kvanto de publika pasaĝer-transporta doko en Kantono estos 65.

Nun en Kantono oni ne nur prenas la hidrobuson kiel veturilon, sed ankaŭ donas al ĝi urban kulturan aspekton. En hidrobuso, oni aprecas vidindaĵojn de la du bordoj de la rivero Zhujiang, eble tio estos nova evento en ordinara vivo de kantonanoj. Ĝenerala direktoro de kompanio de vaporŝipo de Kantono sinjoro Yu Haoran diris:

"Apreco de pejzaĝo de la du bordoj per hidrobuso estas ĝojiga afero. Kelkaj urbanoj proponas, ke oni aranĝu du specojn de hidrobuso por trafiko kaj turismo kaj tiel kontentigu diversajn bezonojn. Oni aranĝas du regionojn en unu hidrobuso, supra etaĝo taŭgas al turismo kaj la malsupra ĉefe kontentigas trafikan bezonon. Kompreneble estas du bilet-prezoj."

Pro prospero kaj malprospero de pramŝipoj de la rivero Zhujiang kaj naskiĝo de hidrobuso, homoj persone sentas disvolviĝon de trafiko en Kantono.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040