china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pasaĝer-transporto sur la rivero en Kantono
(GMT+08:00) 2007-10-17 15:44:34

Disvolviĝo de epoko alportas novan ŝancon al pasaĝer-transporto sur la rivero en Kantono. En la lastaj jaroj, pliiĝis aŭtoj kaj estis serioza trafika svarmo en Kantono. La magistrato de Kantono decidis plene utiligi naturan superecon de la rivero, kiu trairas la urbon, kaj aranĝi tute novan pasaĝertransportan koridoron sur la rivero Zhujiang.

Plano de la magistrato de Kantono pri trafiko sur la rivero gajnis aktivan respondon de urbanoj. En la jaro 2006, pluraj reprezentantoj de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Kantono kolektive proponis funkciigi "hidrobuson" por liveri diversecan servon al urbana veturado kaj malpliigi trafikan premon de urba ŝoseo. Sinjoro Sun Shisheng estas unu el reprezentantoj. Li diris:

"Mi pensis, ke rivera sistemo en Kantono estas utila natura riĉfonto kaj oni devas utiligi ĝin kaj preni ĝin kiel komplementon de publik-trafika sistemo. Tiam en Kantono oni devas aranĝi "hidrobuson" por malpliigi premon de publik-trafika sistemo."

Ekde la 10-a de aprilo de la kuranta jaro, sukcesa veturado de hidrobuso malfermis novan paĝon de trafiko sur rivero en Kantono. Kvankam nun estas malmultaj linioj de la hidrobuso, tamen la magistrato havas planon: en la jaro 2020, kvanto de publika pasaĝer-transporta doko en Kantono estos 65.

Nun en Kantono oni ne nur prenas la hidrobuson kiel veturilon, sed ankaŭ donas al ĝi urban kulturan aspekton. En hidrobuso, oni aprecas vidindaĵojn de la du bordoj de la rivero Zhujiang, eble tio estos nova evento en ordinara vivo de kantonanoj. Ĝenerala direktoro de kompanio de vaporŝipo de Kantono sinjoro Yu Haoran diris:

"Apreco de pejzaĝo de la du bordoj per hidrobuso estas ĝojiga afero. Kelkaj urbanoj proponas, ke oni aranĝu du specojn de hidrobuso por trafiko kaj turismo kaj tiel kontentigu diversajn bezonojn. Oni aranĝas du regionojn en unu hidrobuso, supra etaĝo taŭgas al turismo kaj la malsupra ĉefe kontentigas trafikan bezonon. Kompreneble estas du bilet-prezoj."

Pro prospero kaj malprospero de pramŝipoj de la rivero Zhujiang kaj naskiĝo de hidrobuso, homoj persone sentas disvolviĝon de trafiko en Kantono.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040