china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Verkisto Naskita en Novjara Tago
(GMT+08:00) 2007-10-18 07:25:42

Estas ne tre facile trovi iun verkiston, kiu naskiĝis en la 1-a tago de januaro. Eble nur unu. Jen Han Shaogong, enmondiĝinta ĝuste la 1-an tagon de 1953, en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan. En 1968, nur 15-jara, li varbiĝis kiel intelekta junulo kaj oni sendis lin al la vilaĝo Tianjing ĉe la rivero Miluo, en la sama provinco. Li, kvankam tiom juna, montriĝis kaj energia en la kampa laboro kaj diligenta en verkada ekzercado, kiu lasta, fine en aŭtuno de 1974, kondukis lin en gubernian kulturan halon, ke li estu verkada mentoro. Post 3 jaroj li oficiale komencis verkadon. En 1978 li pasigis ekzamenojn kaj estis varbita de ĉinlingva fakultato de Hunan-a Normala Universitato. Post unu jaro li fariĝis membro de la Ĉina Verkista Asocio, almenaŭ pro tio, ke li jam publikigis plurajn verkojn, kiuj vekis sufiĉe fortan eĥon en la socio. Li gajnis premion per novelo titolita "Okcidenta Digitariejo" en 1980 kaj la samon per "Flugi tra Lazura Ĉielo" en 1981. Diplomite en 1982, li laboris en ĝenerala sindikato de la provinco Hunan. Poste li fariĝis redaktisto kaj baldaŭ ĉefredaktoro de la revuo "Mastro". Marte de 1985, la gazeto "Verkisto" aperigis lian artikolon "Radiko de Literaturo", en kiu la aŭtoro pledis por tio, ke literaturo devas enradikiĝi en la grundon de la tradicia kulturo de la nacio. Ĉi tiu artikolo kaŭzis vastan diskutadon en la literaturista kaj artista rondo. Junie de la sama jaro aperis lia mezlonga romano "Bababa" (Paĉjo Paĉjo Paĉjo). Sekve vasta atento turniĝis al ĝi, kaj li ne nur fariĝis profesia verkanto de la Verkista Asocio de la provinco Hunan, sed ankaŭ elektiĝis kiel konsiliano de la Ĉina Verkista Asocio. En 1988 oni nomumis lin kiel ĉefredaktoron de la gazeto "Dokumentado pri Hainan", eldonata de kultura federacio de la insula provinco Hainan. Post 2 jaroj li iĝis vicprezidanto de Verkista Asocio de la provinco Hainan.

Kia la menciita romano "Paĉjo Paĉjo Paĉjo"? Ĝi estas tia verko, ke la aŭtoro intence kaŝis ĉeftemon kaj prezenis al leganto originalan aspekton de estetiko, misteran kaj tragediecan, kun pala nuanco de komedio. Tia estetikaĵo dotis la romanon per senlima ĉarmo. La mistereco sin ŝuldas al diversaj artomanieroj: Unue, la aŭtoro intence paligis fonon de rakonto, metante la vilaĝon Koka Kapo sur profundan monton ĉirkaŭatan de blankaj nubflokoj; aŭtoj kaj ĵurnaloj, priskribitaj en la romano, kriis, ke la rakonto okazis antaŭ nelonge, tamen primitiva kaj obskurantisma vivmaniero de personoj flustris, ke la rakonto aperis antaŭ longega antikveco; sekve ĉio ŝancelis la spacan kaj tempan koordinatojn. Due, la aŭtoro kuriozigis personojn kaj aferojn; precipe la ĉefheroon, plej reprezentan, neniel maturiĝontan olduleton Bingzai, kies 2 sence ĉiam malklaraj frazoj kaj stranga aspekto estas malfacile kompreneblaj, tiom pli ke li, glutinte venenan sukon, ne povis morti. Trie, la verkisto intence vidigis nedifineblon de homaj agoj; ekzemple, troviĝas pluraj divenoj pri kieniĝo de Delong, la patro de Bingzai, nebulas do tiu ĉi homfiguro. Kvare, enkonduko de mitoj kaj legendoj rekte misterigas la verkon. La tragedieca ĉarmo manifestiĝas ĉefe en priskribado de terura morto de homoj en la Koka Kapo kaj feroca venĝado. Tio obstinas en la konscio de kokkapanoj, ke estas brave sidiĝi sur hakile pintigita arbostumpo por sin mortigi, ankaŭ ĝentlemane; tial tajloro He sin pretigis por tia suicido. Ĉiuj rigardis merita morton por ekzistado de religio, tial, ĉu junaj, ĉu oldaj, ĉu feblaj, ĉu kriplaj, serioze, kviete kaj fiere prenis venenan akvon, por ke mezaĝaj kaj junaj vilaĝanoj povu senĝene kaj libere trovi novan mondon kaj krei freŝan vivon. La komedia nuanco naskiĝis el Renbao, filo de tajloro He. Ja groteskas, ke maniero de liaj parolo kaj ago, afekte troigitaj, nek freŝaj nek malnovaj, malharmonias kun la medio. La komedieco mildigis deprimon el la mistero kaj tragedio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040