china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ming Jiquan, direktoro de Hongkong-a Historia Muzeo (foto)
(GMT+08:00) 2007-10-23 13:34:51

Karaj amikoj, en Hongkong kunfandiĝas la kulturoj orienta kaj okcidenta; Hongkong-a Kultura Muzeo kaj Hongkong-a Historia Muzeo ambaŭ estas fenestroj por montri la historion kaj kulturon de Hongkong. La intervjuita sinjoro Ming Jiquan sinsekve direktoriĝis en tiuj du muzeoj.

Sinjoro Ming Jiquan aĝas preskaŭ 50 jarojn, tamen ankoraŭ estas energi-plena kaj vigla kiel pli-ol-30-jarulo.

Li naskiĝis en Hongkong kaj tie bakalaŭriĝis kaj magistriĝis pri historio. Li diris, ke studo pri historio tre konformas al lia koncepto pri vivo:

"Mi konsekvence opinias, ke studi historion estas tre utile, ĉu por konduto, ĉu por vidpunkto. Ĉar multaj vidpunktoj estas spertoj resumintaj la pasintecon; el malsamaj historiaj eventoj oni povas trovi iujn spurojn kiel referencojn por la estonteco."

Fininte studadon en universitato, Ming Jiquan laboris en la Oficejo pri Antikvaj Objektoj kaj Ruinoj de Hongkong kaj respondecis pri arkeologio kaj protektado de antikvaj konstruaĵoj en Hongkong. Li diris ridetante, ke tiam en la oficejo estis malmultaj laborantoj, tamen ilin atendis multe da laboroj. Tial ili devis kontaktiĝi kun diversaj flankoj kaj povis viziti preskaŭ ĉiujn antikvajn konstruaĵojn en Hongkong. De la lastaj jaroj, en Hongkong oni pli kaj pli alte atentas protektadon de historiaj objektoj, la oficejo pli kaj pli grandiĝas. Ankaŭ la urbanoj fervoras al protektado de antikvaj kulturaj objektoj. Li diris:

"En la lasta tempo, precipe en la lastaj 7 – 8 jaroj la protektado de kulturaj objektoj en Hongkong rapide disvolviĝis. Estas ĝojinde, ke multaj hongkong-anoj pli kaj pli opinias, ke iuj malnovaj konstruaĵoj estas tre valoraj, povas reprezenti la pasintan historion, veki ilian rememoron, tial protektado de antikvaj ruinoj estas temo multe atentata."

La Hongkong-a Kultura Muzeo estas sinteza muzeo, en ĝi estas 12 eksponaj haloj respektive pri historio, arto kaj kulturo. Ming Jiquan opinias, ke en Hongkong, urbo de enmigrintoj, kunfandiĝo de kulturoj antikva kaj moderna, ĉina kaj okcidenta, jam profunde enradikiĝis en la vivon de hongkong-anoj kaj formiĝis speciala hongkong-a kulturo. Tial li eksplikas la hongkong-an kulturon per multe da ekspozicioj kompakte rilataj al vivo.

"En la pasintaj pli ol 100 jaroj en Hongkong, la kulturoj ĉina kaj okcidenta interfluis kaj interaktivis, rilate al diversaj flankoj de vivo kaj kulturo. La nunaj vivo, kutimoj kaj ĉiutaga vivtenado de hongkong-anoj rezultiĝis el kunfandiĝo de la kulturoj ĉina kaj okcidenta. En la Kultura Muzeo mi tre alte atentis temojn pri la popola vivo."

Komence de 2007 Ming Jiquan eklaboris kiel direktoro de la Hongkong-a Historia Muzeo, fondita en 1962. En la muzeo eksponiĝas neolitikaj kulturaj objektoj antaŭ 6 000 jaroj kaj objektoj pri la nuna Hongkong. Li esperas, ke la spektantoj, pere de la ekspozicio, ĉiuflanke konos Hongkong de la historia vidpunkto.

"Fakte, en la pasinteco, Hongkong estis loko de enmigrintoj el norda Ĉinio. Precipe en la pasintaj pli ol 100 jaroj, la interfluo inter la kulturoj ĉina kaj okcidenta ludis gravan rolon. Ni esperas, ke hongkong-anoj aŭ eksterlandaj vojaĝantoj ankoraŭ pli multe konos la historion kaj kulturon de Hongkong kaj pli multe spertos la pasintecon, kulturon kaj aliajn flankojn de Hongkong."

Ming Jiquan ofte kontaktiĝas kun la kulturaj muzeoj en la interna loko de Ĉinio. Multaj de li projektitaj ekspozicioj estis subtenataj de la Nacia Muzeo, Ĉefurba Muzeo kaj diverslokaj muzeoj en la interna loko. Li diris al nia raportisto, ke antaŭ la reveno de Hongkong al la patrolando en la jaro 1997, la kontaktiĝo ne estis ofta. Nun multege da grandiozaj ekspozicioj kaj altvaloraj relikvoj el la interna loko povas esti eksponataj en Hongkong. Estas bonŝance, ke hongkong-aj spektantoj povas apreci la ĉinajn pintajn relikvojn. Li multe laŭdas tiujn valoraĵojn. Li diris:

"Ni ofte kunlaboras kun pekinaj grandaj muzeoj, ekzemple, Ĉefurba Muzeo kaj Nacia Muzeo. En la estonteco, la kunlaboro ankoraŭ pli kompaktiĝos. Iuj iliaj grandiozaj ekspozicioj povos eksponiĝi en Hongkong. Estos pli intima la kunlaboro rilate al trejnado kaj interfluo de talentuloj, propagandado kaj disvastigado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040