china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sub la sama ĉielo-- 9-a Azia Arta Festivalo
(GMT+08:00) 2007-10-30 14:36:10

Karaj amikoj, septembre okazis la 9-a Azia Arta Festivalo en la ĉina orienta urbo Nantong. Hodiaŭ ni konigos al vi iujn programerojn el la arta vespero de la inaŭguro de la festivalo.

Jen estas la preludo de la vespero – "Kanto de Azia Arta Festivalo". Per entuziasma kaj patosa melodio la kanto esprimas la komunan volon de la azia popolo al la bela estonteco. "Pompa epopeo ĝis nun herediĝas, ĉarma arto eterne freŝas; la estonteco de Azio brilos kiel la suno kaj luno, la amikeco inter popoloj kunekzistas kun maro kaj monto."

La Azia Arta Festivalo, fondita en 1998, estas regioneca internacia arta festivalo iniciatita de Ĉinio. Ĝi ne nur akcelas kulturajn kaj artajn interfluojn inter la aziaj landoj, sed ankaŭ montras al la mondo la novan figuron de la aziaj landoj, kiuj kunekzistas harmonie kaj ludas pozitivan rolon por pliigi la interkomprenon kaj interkomunikadon inter la ĉina popolo kaj la popoloj de aliaj landoj de Azio. La 9-a Azia Arta Festivalo, kun kulturaj interfluoj inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko kiel la ĉefa parto, celas "manifesti la brilajn kulturojn, vastigi la homsciencajn interfluojn, pliigi amikecon inter popoloj kaj kontentigi la bezonon de la publiko", por ke la spektantoj kiel eble plej multe aprecu la abundan enhavon kaj distingiĝan ĉarmon de la naciaj artaj trezoroj de la tri landoj.

La vespero konsistas el kvin partoj, t.e., "Preludo", "Orientazia Magia Ĉarmo", "Mirinda Ĉarmo de Ĉinio", "River-Mara Nuanco" kaj "Epilogo", kiuj estas plenplenaj de la brilaj kaj buntaj naciaj gustoj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj de gajeco kaj harmonio. La ĝenerala reĝisoro de la vespero sinjoro Teng Junjie el Ĉinio diris:

"Ni vivas same en la orienta Azio kaj devas helpi unu al alia kaj kunekzisti harmonie. Per kulturo oni plej facile interkomunikiĝas. Mi titolis la inaŭguron "Sub la sama ĉielo", tio devas esti pli preciza kaj pli intima."

La unua parto de la vespero "Orientazia Magia Ĉarmo" prezentas ĉefe kulturajn kremojn de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. En tiu ĉi parto prezentiĝas tipaj programeroj de la tri landoj, ekzemple, ludado de onitaiko – japana tradicia tambura prezenta formo, ĉangko de Korea Respubliko, Pekina Opero de Ĉinio. Elstarigante diverslandajn kulturajn kremojn, oni lerte kunfandas iliajn artojn.

Nun vi aŭdas la programeron "Tamburado", komponitan kune de artistoj de la tri landoj. En la programero la artistoj ludas respektive la japanan tamburon onitaiko, ĉangkon de Korea Respubliko kaj tamtamon de Ĉinio per malsamaj ludmanieroj kaj stiloj. Fine, oni kunludas tiujn tri muzikilojn, tio levas altan tajdon de la vespero.

La reĝisoro konigis, ke tio esprimas komunan volon, simbolecon de solidareco kaj harmonio. En la teatro pli ol 5 000 spektantoj samtempe tamtamas. Per tia tamtamado oni esprimas la volon pri paco kaj harmonio.

La dua parto de la vespero "Mirinda ĉarmo de Ĉinio", per ĉefverkoj de la ĉina arto, manifestas akcente la ĉarmon de la ĉina kulturo kaj plenas de densa ĉina nuanco. Jen estas impona komponaĵo "Ĉeval-konkurso" ludita per ĉinaj naciaj muzikiloj. Ĝi esprimas la gajan scenon de ĉeval-konkurso de la ĉina norda nacimalplimulto mongol-nacieco. Erhu-ludistino Ma Xianghua estas majstra en erhu-ludado. Ŝi, plukante la du kordojn de erhu per siaj fingroj, imitas la galopadon de ĉevaloj. La ludado estas interesplena kaj riĉa je imagipovo.

La urbo Nantong, kie okazis la azia arta festivalo, estas antikva urbo kun kelkmiljara kulturo kaj historio. La tria parto de la vespero "River-Mara Nuanco", per distingiĝaj indiĝenaj programeroj, manifestas la abundan homsciencan kaj historian nuancon de Nantong.

Jen estas la kantdanco "Bambu-flaĝoleto". Ĝi esprimas, ke kamparaninoj en Nantong faras el bambua tenilo de sarkilo bambu-flaĝoleton. Ili do estas kaj laborantoj kaj ludantoj de bambu-flaĝoleto. Sur la scenejo ili, per siaj bela dancado kaj freŝa kantado, donas al la spektantoj apartan artan ĝuon.

La vespero fermiĝis en "Kanto pri bonaŭguro", kiu esprimas la volon de diverslandaj popoloj de Azio kune krei belan estontecon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040