china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia arta festivalo de Ŝanhajo
(GMT+08:00) 2007-11-08 08:49:31

Karaj amikoj, lastatempe okazis la 9-a Internacia Arta Festivalo de Ŝanhajo, Ĉinio. En ĝi partoprenis artistoj el 40 landoj kaj regionoj. Ili alportis buntajn kaj enhavoriĉajn programojn, tie kunfandiĝis malsamaj kulturoj.

Jen estas "Organika muziko de Tan Dun 2007". Tan Dun estas ĉindevenula muzikisto en Usono kaj estas unu el la pintaj komponistoj sur la internacia muzika scenejo. Lia organika muziko konsistas el "akva muziko" kaj "papera muziko". Lia "akva muziko" premieris en Nov-Jorko kaj estis multege atentata. Ĝi prenas akvon, intime rilatan al la homaro, kiel gravan muzikilon, kaj uzas plurajn rimedojn utiligantajn pli ol 50 specojn da priakvaj instalaĵoj kaj regadon de akva-flua rapideco por ke la akvo aŭdigu malsamajn sonojn kaj ludu abundan kaj ĉarman melodion. Kaj la papero en la "papera muziko" de Tan Dun estas sololudilo. Per frotiĝo, balanciĝo, skuiĝo, ŝiriĝo kaj frapiĝo kaj kuna aŭdigo de sonoj kun homoj, kaj kunordiĝo kun filharmonio, la papero esprimas la medion de harmonia kunekzisto inter la homaro kaj la naturo.

Ĝenerala direktoro de la festivalo sinjoro Chen Shenglai diris, ke surscenigi originalan novan verkon estas la principo konsekvence persistata de la Arta Festivalo de Ŝanhajo. Li diris:

"Tio estas la tradicio de la festivalo. En ĉiu inaŭguro de nia festivalo ni prezentas originalan novan verkon, ekzemple, 'Ĉina imperiestra kromedzino' kaj 'Ruĝdoma sonĝo'. Dank' al nia festivalo, tiuj verkoj estas akceptataj kaj prezentataj eksterlande. Ĉijare ni daŭrigas tian tradicion. Ni, per multe da tempo enscenigis grandiozan kantdancon 'Voĉo de drako'."

En la inaŭguro, Ŝanhaja Ensemblo kaj Orienta Juneca Ensemblo kune verkis kaj prezentis "Voĉo de drako", kiu kun pli ol 100 tamburoj grandaj kaj malgrandaj kiel kerno prezentas la ĉarmon de la ĉina tradicia dancarto, helpate de multmediaj avangardaj teknikoj kaj donas al la spektantoj fortan vidsturmon kaj delikatan artan ĝuon. Oni diras, ke ĝi estas perfekta kombino de ĉina tradicia arto kun moderna scienctekniko.

La vivo de arto kuŝas en kreivo. En ĉi-sesia festivalo, "Nova Teatro" el Taiwan prezentis "Karmo de Maljusteco", kiu estis aprobata. Ĝi estas adaptita el ĉina tradicia programo de Pekina Opero. Temas pri avaremulo, kiu murdis alian por posedaĵo kaj finfine estis ekzekutata. Aktoroj el la ĉeftero kaj Taiwan kune prezentis ĝin. La prezentado estis foj-foje aplaŭdata. La ĉefrolulo de la teatraĵo estas ĉina majstra pekin-operisto Li Baochun. Li diris:

"En ordigado de malnovaj programoj ni esperas doni pli da nuanco al vido kaj lerta esprimo, celante, ke la studentoj kaj novaj spektantoj, kiuj ne multe konas la Pekinan Operon, venu en teatron kaj estu interesataj kaj emociataj; dum la malnovaj spektantoj povu apreci ŝatatajn pecojn de Pekina Opero. Ni volas doni iom post iom novan enhavon al la malnovaj programoj, ekzemple, novan koncepton, novan esprimmanieron. Ni volas provi, ĉu nia nova stilo estas akceptata de la spektantoj, aŭ ne."

La Internacia Arta Festivalo de Ŝanhajo estas festotago de artistoj de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo. Ĉi-sesia festivalo daŭris monaton, kun 55 programoj ĉinaj kaj alilandaj. Sinjorino Yoko Kamatsubara estas internacie prestiĝa flamingo-dancistino. Antaŭ 40 jaroj ŝi venis al Hispanio lerni Flamingo-Dancon kaj poste ĝin disvastigis en Japanio. La japana Yoko-Komatsusbara Hispan-Danca Ensemblo faris sian unuan prezentadon al la Internacia Arta Festivalo de Ŝanhajo. Post prezentado ŝi diris al nia raportisto:

"Mi ĉiam deziras prezenti en Ŝanhajo. Kvankam ĝi estas fremda urbo, tamen mi sentas ĝin proksima al mi. De la dua akto de la hodiaŭa vespero, ŝanhajaj spektantoj komencis absorbite apreci nian arton, poste ĉiuj stariĝis kaj donis al ni tiel varman aplaŭdadon. Ni ĉiuj ja reciproke aktivadis, kaj la aktoroj estas tre kortuŝitaj."

Sinjorino Yoko Kamatsubara esperas starigi kun Ĉinio longedaŭrajn interfluajn rilatojn kaj konigi hispanan dancarton en interfluoj inter la junuloj kaj knaboj de Ĉinio kaj Japanio.

Dum ĉijara Internacia Arta Festivalo okazis pluraj prezentadoj liberĉielaj. La organizantoj deziras per tio altiri pli da junuloj al la festivalo.

Nun vi aŭdas prezentadon de Hip-Hop el Svedio. La sepopa brila prezentado estas fanatike laŭdegata de dancamantoj en la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040