china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alte flirtas la standardo de la partio
(GMT+08:00) 2007-11-09 09:24:22

Karaj amikoj, la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazis de la 15-a ĝis la 21-a de oktobro en Pekino. Antaŭ la kongreso en Pekino okazis grandioza prezentado sub la titolo: "Alte flirtas la standardo de la partio". Hodiaŭ ni konigu al vi kelkajn programerojn el la prezentado.

Jen estas ĥoraĵo "Vin-Kanto", prezentita de Arta Ensemblo de la ĉina Armita Polico. La kanto naskiĝis antaŭ 30 jaroj kaj esprimas la gajan senton de la ĉina popolo, akirinta novan venkon. Tiu ĉi malnova kanto akompanas kreskadon de kelkgeneraciaj ĉinoj kaj inspiras ilin krei novajn vivon kaj atingojn. "Kantvoĉo ŝvebas kune kun vina bonodoro, tostu karaj amikoj, la oktobro kun triumfo estas ne forgesebla, la vinujo plenplenas de feliĉaj larmoj. Hodiaŭ ni tostas je la triumfo, morgaŭ ni estos vivecaj kun alta batalvolo por realigi la kvar modernigojn."

Huang Lihua

La grandioza prezentado "Alte flirtas la standardo de la partio" konsistas el kvin partoj. En ili partoprenis pli ol 300 artistoj veteranaj, mezaĝaj kaj junaj, kiuj kantis preskaŭ cent bone konatajn kaj novajn kantojn. La teatro estis regata de gajeco, sur la fono de la scenejo inkrustiĝis ora kurteno kaj en la teatro estas pendigitaj ruĝruĝaj ĉinaj bantoj.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton "Panjo instruas al mi la kanton". La menciita kanto estas la bone konata kanto "Sen kompartio ne estas nova Ĉinio". La kanto elverŝas la profundan amon kaj konsekvencan konfidon de la ĉina popolo al la Komunista Partio de Ĉinio. "Panjo instruas al mi la kanton, sen la kompartio ne estas la nova Ĉinio! La kanto flugas el la koro de panjo, la kanto akompanas ŝin al la montoj kaj riveroj de la patrolando. Mi kantas la kanton instruitan de panjo, sen la kompartio ne estas la nova Ĉinio! La kanto flugas ankaŭ el mia koro, la kanto inspiras min al konstruado de nova vivo. Mi instruis la kanton al mia filino, sen la kompartio ne estas la nova Ĉinio!. La kanto flugas ankaŭ el la juna koro, la kanto herediĝas de generacio al generacio."  

La kanto "Mont-kanton al la Partio" estas la famiga kanto de la tibetnacieca kantistino Caidanzhuoma. Antaŭ la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝi atingis Pekinon, de la malproksima Tibeto kaj prezentis al la publiko tiun ĉi multe laŭdatan kanton por esprimi sian ĝojon. Ŝi diris:

"Hodiaŭ mi ege ĝojas, ke mi povas partopreni en tiu ĉi vespero kaj refoje kanti la kanton "Mont-kanton al la Partio". La kanto esprimas mian koron, kiun esprimas la vortoj de la kanto. Mi kantos ĝin por ĉiam."

Nun bonvole aŭskultu la kanton "Mont-kanton al la Partio". "Mont-kanton al la Partio, kiun mi rigardas kiel mian patrinon. La patrino min naskis, la Partio prilumas mian koron."  


Wang Hongwei

Wang Hongwei, fama armeano-kantisto, partiano, emociplene konigis pri sia kreskado. Li diris:

"Mi aliĝis al la armeo je la aĝo de 16 jaroj. Tiam mia subploton-estro kaj gvidantoj de la trupo ege zorgis min, kiel sian filon. De ili instruite mi vizitis armean lernejon kaj konservatorion. Mia progresado neniom disigeblas dis de la zorgado de la partio kaj la popola armeo. Kiel partiano mi esprimas per mia kanto bondeziron al la partio."

En la vespero li prezentis al la aŭskultantoj novan kanton "Iru en novan kamparon". Gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio la reformado kaj malfermo de Ĉinio multege progresas; la vivo de la kamparanoj pliboniĝas tagon post tago. En la nova epoko, la partio publikigis novan politikon pri agrikulturo, malpezigas ŝarĝon de la kamparanoj, kio alportas al la kamparo novan prosperadon.

"Ridas la montoj, la riveroj, ankaŭ la plantaĵoj sur la agroj. Fiŝoj kaj salikokoj saltadas en lagetoj. La nova kamparo donas novan impreson: la kamparanoj estas senigitaj je ŝarĝoj, ili konstruis etaĝdomojn, iliaj edukateco kaj vivtenado estas garantiataj. La vilaĝoj estas atingeblaj per ŝoseoj, aŭdiĝas radiaj programoj. La urboj kaj vilaĝoj estas interligataj, la harmonia socio estas de ni konstruata."

Lei Jia estas juna kantistino. Ŝi prezentis novan kanton "Malfermu per amo novan mondon". La kanto esprimas la senliman varmamon de la junaj ĉinoj al la patrolando kaj al la popolo, esprimas ilian decidemon por porti gravan taskon kaj ilian firman kredon pri la estonteco.


Lei Jia

De sia komenco, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon fari malfacilegan batalon kaj fondis la novan Ĉinion, kaj laborantaj popolanoj fariĝis mastro de la ŝtato. La nunaj novaj kompartianoj gvidas la ĉinan popolon disvolvi ekonomion, marŝi al bonhaveca vivo kaj konstrui harmonian socion. Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu ĥoraĵon prezentitan de la Ĥoro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo "Ĉinio, bona". La kanto kun imponeco prikantas, ke la Komunista Partio de Ĉinio gvidas la popolon kaj starigas grandajn sukcesojn en ekonomia konstruado.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040