china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli intimaj kulturaj kontaktiĝoj inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko
(GMT+08:00) 2007-11-15 16:56:31

Karaj amikoj, la kuranta jaro estas la 35-a datreveno de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la 15-a de tiu inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. Antaŭ nelonge, en la ĉina orienta urbo Nantong okazis la 9-a Azia Arta Festivalo. La festivalo prenis la kulturajn interfluojn inter la tri landoj kiel ĉefan parton kaj servis kiel vasta tereno por akceli la kulturajn interfluojn kaj kunlaborojn inter la tri landoj.

Jen ĉinaj artistoj ludas antikvan liron de Ĉinio en la inaŭguro de la festivalo. La antikva liro de Ĉinio estas unu el la plej antikvaj kordinstrumentoj de Ĉinio, kun la historio de pli ol dumil jaroj.

La tri landoj estas najbaroj en la orienta Azio kaj iliaj kulturaj interfluoj daŭras de longe. De la lastaj jaroj, pli kaj pli intimas la ekonomiaj kontaktiĝoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, ankaŭ la kulturaj interfluoj kaj kunlaboroj rapide disvolviĝas, tre oftegas la du-flankaj kunlaboroj sur la kampoj kina, televida, arta, uŝua, manĝaĵa kaj aliaj.

Jen estas prezentado fare de Kore-Respublika Ĉangka Instituto. Ĝia reĝisoro sinjoro Kim Jong Hee diris, ke antaŭ pli ol dek jaroj ili komencis kunlaboron kun Ĉinio kaj Japanio. Li atendas pli da tiaj ŝancoj:

"Antaŭ pli ol dek jaroj komenciĝis la interfluoj inter la tri landoj. Mi partoprenis en pluraj prezentadoj. Mi volas fari pli da interfluoj kun Ĉinio kaj ankaŭ kun Japanio, estas plej bone, se ni kune prezentos dramon, kantdancojn kaj similajn."

Pro herediĝo de longedaŭraj historio kaj kulturo kaj pro najbareco, la tri landoj tenas inter si nedisigeblajn rilatojn kaj similaj kulturaj tradicioj donas al la tri popoloj komunan senton. De la lastaj dek – dudek jaroj la interfluoj pli kaj pli oftas sur la kampoj de kantdanco, filmo kaj televido.

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, japana televida filmo "Ruĝa suspekto" vekis altan atenton en Ĉinio. Kaj de la lastaj jaroj, televidaj filmoj de la Korea Respubliko estas elsendataj de ĉinaj televidstacioj. La televida filmo de la Korea Respubliko "Dae Jang Geum (Juvelo en la Palaco)" kreis rekordon de spektado. Filmoj kaj televidaj filmoj faritaj kunlabore de Ĉinio kaj Korea Respubliko kaj de Ĉinio kaj Japanio, ekzemple, "Pekino, mia amo" kaj "Ŝanhajo en nokto", ne nur projekciiĝis en la Ĉina Centra Televid-Stacio kaj diverslokaj kinejoj, sed ankaŭ iris en la merkatojn de Korea Respubliko kaj Japanio. Reĝisoro Teng Junjie opinias, ke memvola kunlaboro alportas pli da ŝancoj kaj finfine akcelas komunan disvolvon:

"Kolegoj el Japanio kaj Korea Respubliko kunlaboras kun ni. Ili antaŭ ĉio aĉetis ĉinajn seriajn televidajn filmojn, kaj pro pli kaj pli vastiĝanta merkato, poste proponis kunfari kun ni televidajn filmojn."

La reĝisoro plurfoje gvidis trupojn al Japanio kaj Korea Respubliko por prezentado. Li diris al nia raportisto, ke pro longedaŭra kultura fonto, la ĉinaj tradiciaj kulturo kaj arto estas vaste aprobataj en Japanio kaj Korea Respubliko.

Samtempe kun tio, la ĉina registaro energie subtenas neregistarajn kunlaborojn en diversaj formoj kaj dank' al interregistaraj altrangaj interkomunikiĝoj kaj interkonsiliĝoj donas subtenon de politikoj al la kunlaboroj. Unu el la gravaj programoj de la 9-a Azia Arta Festivalo ja estas forumo de kulturaj ministroj de la tri landoj. Interkonsiliĝinte, la tri ministroj atingis komunan konon pri ĉiuflanka fortigo de kulturaj interfluoj kaj kunlaboroj. Ĉina kultura ministro sinjoro Sun Jiazheng donas altan takson al tio:

"Dank' al kontaktiĝo inter registaroj, oni malfermas ankoraŭ pli larĝajn kanalojn al neregistaraj societoj, tia kultura interfluo cementas solidan popolan bazon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko kaj tiuj inter Ĉinio kaj Japanio. Pro la intervidiĝo en Nantong, la kulturaj ministroj de la tri landoj ofte intervidiĝos, tio puŝos la kulturajn interfluojn inter la tri landoj aŭ niajn proprajn du-flankajn kulturajn interfluojn al nova periodo kaj utilos al la kunlaboroj inter la tri landoj en la flankoj ekonomia, socia kaj aliaj."

La forumo de kulturaj ministroj de la tri landoj aprobis kaj subskribis "Nantong-a deklaracio", kune decidis establon de kultura kunlabora mekanismo inter la tri landoj por akceli stabilecon kaj prosperon de la regiono, kaj interkonsentis okazigi la forumon venontjare en Korea Respubliko. Ministro de Kultura Departemento de Japanio Aoki Tamotsu ege aprobis la deziron de la tri flankoj. Li diris, ke ankaŭ Japanio ellaboras des pli konkretajn rimedojn por akceli du- kaj plur-flankajn interfluojn:

"Mi opinias, ke la forumo en Nantong estas eksterordinare grava. Ni esperas larĝigi kunlaboron. La japanaj programoj kaj arto povas esti bone prezentataj en Ĉinio. En la estonteco ni disvolvos kun Ĉinio ankoraŭ pli multajn kulturajn interfluojn."

Kadre de la festivalo okazis artaj prezentadoj, eksponado de kaligrafaĵoj de la tri landoj kaj abako, prezentadoj pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la tri landoj kaj similaj. La tri popoloj povas atendi, ke en la estonteco ili spektos des pli riĉajn artajn interfluojn kaj estos pli intimaj inter si.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040