china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gumiguto
(GMT+08:00) 2007-11-16 07:55:43

Komenco de vintro. Nebule kaj fride. Vento distaŭzis pluvetajn gutojn. Estis la lasta leciono de tiu ĉi semestro, tial mi frue hastis al lernejo, kun penikoj kaj farboj sub la akselo. Kiel kutime, estis fermita la malantaŭa pordo de klasĉambro. Nenia sono venis el koridoro. Suspekteme mi paŝis en la klasĉambron kaj unu rigardo sufiĉis, ke mi trovu en alia hommondo – forta helo regas en la tuta ĉambro kies 4 murojn okupas ofsetaj platoj sur kiuj vivas pentraĵoj, unu ĉe alia: Jen vintraj umefloroj, heroldantaj alvenon de printempo; jen koko, kokerikanta sur monteto plena de smeraldaj bambuoj; jen peoniaj petaloj, simbolantaj nobelecon; jen verdaj salikoj, puncaj persikfloroj kaj gardenia aromo… Triope aŭ 5-ope, maljunaj membroj el kurso de ĉinstila pikturo fiksas sian rigardon al la pentraĵoj. Ho, la bildoj fandiĝas en iliajn okulojn, dum la homoj sin trovas kvazaŭ jam en la pentraĵoj. Pejzaĝo sur pejzaĝo, en miaj pupiloj, tiel ke mi ne povas distingi, kiu el ili pli tuŝas mian koron.

En iu el aŭtunaj tagoj, mi diris al la edzo, ke mi volas lerni pentradon en oldula universitato. Li gapis.

"Vere?"

"Ja!"

Li eksplodis per ridego. "Ĉu vi ne timas, ke tio teruros tiujn maljunajn?"

Jam preskaŭ unu semestron. Fakte la teruriĝo okazis ne ĉe ili, sed al mi, eĉ plurajn fojojn.

Necesas almenaŭ 6 horoj, se komencanto pentras simplan bildon kun subtilaj strekoj, sen halto. Ĉiu streko postulas apartan pozon kaj rigardan fokusigon. En ĉiu semajno nia instruisto taskis, ke ni respektive plenumu kakemonon da floroj. Ĉiutage la instruisto tre serioze faris korektadon kaj juste donis poentojn. Foje mi rimarkis, ke iu gajnas multe da poentoj, kvankam lia pentraĵo fakte ne meritas tian juĝon pro evidentaj mankoj en strekado kaj tuĉado. La instruisto klarigis, "Mi estas jam 73-jara, tamen tiu sinjoro pli aĝas ol mi almenaŭ je 10 jaroj. Cetere, li lernas ĝuste la subtiligan manieron." Sekve ĉies rigardo sin turnis al la 90-jarulo. Amuze, li eĉ klinis la kapon pro timideco.

Oni neniel povas kompreni originalan ĉarmon en tiu angulo, se oni ne penetrus en ĝian mondon. Tiu oldulino ĉiam kuretis al la leciono, eskortinte sian nepon al elementa lernejo. Antaŭ ol eksidi, ŝi spiregante murmuris, "Malfrue! Malfrue!" Kvazaŭ ŝi grave pekus. Maljuna paro sidis antaŭ mi. La edzino, kviete sidante ĉe li, atente faris notadon. Plurfoje ŝi ĵetis rigardon al li kaj vidigis dolĉan rideton, kion mi forte admiris, ĉar mi ekkonsciis, ke tia rideto, pudora kaj naiva, devas aparteni al pubera knabino. Sed tia mieno floris sur la faltoplena vizaĝo! Ho, fine mi komprenis, ke tia ĉarmo ne konas aĝon.

Kiam instruisto enpaŝis, nia estro junule leviĝis kaj koruse direktis, "Sa-lu-ton, sinjoro Instruisto!"

Klare kaj pie, kvazaŭ ni revenus en la junecon kaj refariĝus geknaboj.

Sume 12 farboj, dentopaste kaŝitaj. Iu peco, pli granda – jen gumiguto. Komence mi ne komprenis, kial ĝi devas esti pli multa. Nun jam. Ĝi estas pli ofte uzata. Miksu iometon el ĝi, por briligi alian koloraĵon! Sekve la sistemo de koloroj fariĝas multe pli riĉa. Lumo min karesis. Ho, kiom saĝaj la maljunaj! Ili venis al la kurso, ĝuste por trovi gumigutecon el la oldeca vivo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040