china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Festivalo de Ruĝaj Kantoj rememorigas la revolucian historion
(GMT+08:00) 2007-11-22 14:26:44

En Ĉinio, modelaj literaturartaj verkoj pri la grandaj meritoj de la kompartio ĝenerale estas titolitaj "ruĝaj klasikaĵoj", interalie, la klasikaj kantoj aperintaj en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la lasta jarcento ankoraŭ estas vaste aprobataj. Lastatempe, en la ĉina suda provinco Jiangxi okazis festivalo de ruĝaj kantoj, kiu refoje levas la tajdon de kantado de ruĝaj kantoj.

En la provinco Jiangxi estas monto nomata Jinggang, unu el la plej gravaj bazlokoj de la Komunista Partio de Ĉinio en frua revolucia tempo. Tie naskiĝis multe da ĝis nun ankoraŭ popularaj kantoj prikantaj la kompartion. De la 25-a ĝis 29-a de oktobro, oni aranĝis la "Ĉinan Festivalon de Ruĝaj Kantoj" en Ciping de la monto Jinggang. La orel-plaĉaj kantoj allogis milojn da aŭskultantoj. Ebriiĝinta turisto el la provinco Guangdong sinjoro Chen Fangqiang diris al nia raportisto: ĉi tie belas la montoj, dolĉas la riveroj, ankoraŭ pli orel-plaĉas la ruĝaj kantoj:

"La kantoj estas orel-plaĉaj, kaj pli gravas la enhavo. Ili donas al ni kortuŝon, kiu estas pli bela ol la aŭskultado."

La grandioza televida programo "Ĉina Festivalo de Ruĝaj Kantoj" komenciĝis en la jaro 2006. Per sia sana kaj strebema tono la festivalo organike kombinas la klasikecon kaj modernecon, la historion kaj la realecon, la heroisman patoson kaj gajecon kaj ja servas al la tutlandaj spektantoj kiel spirita frandaĵo. Ĝenerala reĝisoro sinjoro Liao Subin diris:  

"La ruĝaj kantoj, kun tre sana enhavo, intimas al la popolanoj kaj estas vaste aprobataj. Triumfe fermiĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio. Nun ni kolektiĝas ĉe la monto Jinggang, la revolucia bazloko Jianggang celebranta sian 80-an datrevenon. Ĝuu la spektantoj, kiuj ŝatas apreci kaj kanti la ruĝajn kantojn."

Por partoprenigi pli da spektantoj, la Organiza Komitato de la festivado establis de aŭgusto kvin konkursajn regionojn en la tuta lando, la konkursantoj superis dekmil. Ĉina fama verkisto sinjoro Yan Su diris sentoplene:

"Ja estas eksteratende, ke ĉinoj junaj kaj maljunaj tiel ŝatas ruĝajn kantojn. Tio estas seninterrompa longa rivero. Mi esperas, ke ĝi fluos pli kaj pli larĝe."

La kantistoj venis el la provinco mem kaj nemalmulte el aliaj lokoj. Kantisto Li Zhengfei el la urbo Yan'an de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio, diris:"Mi kreskas aŭskultante de la infaneco ruĝajn kantojn, kiuj kompreneble estas intimaj por mi. La spirito de ruĝaj kantoj min inspiras. Por ni, junuloj, tio estas eduko kaj kuraĝigo."

Ĉeloke de la festivalo, kantantoj kaj aŭskultantoj ofte estas kortuŝitaj ĝis larmoj kaj ofte aperas la cirkonstanco: la kantisto kantas sur la scenejo, miloj kaj miloj da aŭskultantoj kune eĥas. Kial la ruĝaj kantoj povas kortuŝi la aŭskultantojn? Ĉar ili komunikas respekton al herooj kaj laŭdon al vereco, bonkoreco kaj beleco. Fama direktisto kaj pianisto sinjoro Teng Shichu diris:

"La ruĝaj kantoj spegulas la historion de diversaj tempoj de nia lando, precipe la 80-jaran historion de la monto Jinggang. Por ĉiu periodo, la ruĝaj kantoj ja estas koordinato. La arta valoro de la festivalo de ruĝaj kantoj estas tre alta. Ĝi kaj aŭdigas la voĉon de la popolo 'ne estu sklavo sen lando" kiam la nacio estas en krizo, kaj spegulas strebemon al vereco, bonkoreco kaj beleco. Pro ĉio ĉi la festivalo posedas kaj historiecon kaj artecon."

La festivalo de ruĝaj kantoj enkorpigas la epokan spiriton de saneco, strebemo kaj progresemo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040