china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Piana majstro Yin Chengzong
(GMT+08:00) 2007-12-13 15:20:05

Kompare kun Li Yundi kaj Langlang, piana majstro Yin Chengzong 66-jara estas ĉina veterana pianisto. Li gajnis premion de internacia piana konkurso kiam li estis dekkelk-jara. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, li konigis al ĉinaj ordinaraj homoj okcidentajn klasikajn muzikaĵojn kaj samtempe ludis ĉinajn tradiciajn naciajn muzikaĵojn per piano, ĉio ĉi havas bonan efikon.

En la jaro 1941, Yin Chengzong naskiĝis en Gulangyu de Xiamen, apudmara urbo en sudorienta Ĉinio. En la infanaĝo, Yin Chengzong ofte aŭdis muzikaĵon en preĝejo kiam li sin amuzis sur strato kaj tio donis al li unuan klerigon en muziko. Li tre ŝatis aŭskulti ludadon de piano kaj la aŭskultado povis daŭri unu tagon. Limigite de familia kondiĉo, li ne povis ricevi profesian instruadon, tamen li ankoraŭ ellernis ludadon de piano per sia kompreno. Poste kuraĝigite de iu muzika instruisto, Yin Chengzong 12-jara decidis peti instruadon en Ŝanhajo kaj la peniga vojo en tiu periodo ŝanĝis lian vivon:

"Gulangyu estas lulilo de pianado, tamen mankas profesiaj instruistoj. Necesas foriri se oni volas esti profesia pianisto. Kvankam ne estis aŭtobuso, ŝipo, aviadilo kaj vagonaro, tamen mi ankoraŭ decidis eliri kaj tio estas decida paŝo, male probable piano nur estu mia hobio."

En dependa mezlernejo de Ŝanhaja Muzika Instituto, Yin Chengzong ricevis regulan instruadon de piano. Post peniga ekzercado, li komencis distingiĝi. En la jaro 1959, li gajnis la unuan lokon en Piana Konkurso de Monda Junula Paca Festivalo okazinta en Vieno kaj tio donis grandan kuraĝon al la junulo, li komencis sin ekzerci pli diligente. Post du jaroj, li venis al Sovetunio kaj daŭrigis lernadon ĉe fama pianisto Tatiana Kravchenko. En la jaro 1962, li gajnis la duan lokon en Tchaikovsky Internacia Piana Konkurso:

"Lernado en Sovetunio malfermis mian horizonton. Povas esti dirite, ke en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, Sovetunio havis pinton en arto."

Reveninte el Sovetunio, tiama ĉina ŝtata prezidanto Mao Zedong aŭdiencis kun Yin Chengzong kaj kuraĝigis lin krei pli multajn naciajn muzikaĵojn. Poste Yin Chengzong provis adapti ĉinajn tiamajn famajn dramajn kaj naciajn muzikaĵojn al pianaj kompozicioj. En la jaro 1969, li gvidis kreadon de konĉerto , adaptita laŭ Ĥoro , kiu estis kreita de ĉina komponisto Xian Xinghai por alvoki homojn batali kontraŭ japana agresado:

Por krei la pianan konĉerton, Yin Chengzong persone venis al la Flava Rivero kaj laboris kun boatistoj por sperti ondegon de la rivero. En la konĉerto, aŭskultantoj sentas inspiron kaj pensadon de komponisto. En postaj dekoj da jaroj, la konĉerto fariĝis repertuaro de Yin Chengzong. En la jaro 2005, ĉe 60-jariĝo de venko de monda kontraŭfaŝisma milito, en pli ol 50 landoj de la mondo oni ludis kaj elsendis la konĉerton.

En la jaro 1983, Yin Chengzong transloĝiĝis al Nov-Jorko de Usono. En la komenco lia vivo ne estis glata. Maltrankviliĝinte, ke piana ludado ĝenas najbarojn, li plurfoje transloĝiĝis. Poste li trovis taŭgan loĝejon. Lia piano-ludado ofte altiris al si aŭskultadon de pasantoj kaj post fino de muzikaĵo, pasantoj manaplaŭdis ekster fenestro. Yin Chengzong diris, ke vivo en Usono plivastigis lian artan vojon:

"Nov-Jorko de Usono estas kultura centro de la nuna mondo. Tie estas multaj artistoj, pianistoj kaj eminentaj ensembloj. En la urbo mi povas kontakti skolojn de diversaj landoj kaj tio estas mia nova startpunkto."

En Usono Yin Chengzong dufoje okazigis koncerton en Carnegie Halo kaj li estas titolita de amaskomunikilo kiel "ĉina plej eminenta pianisto". Li ofte turneas tra la tuta mondo kaj lia ludado ofte kaŭzas grandan eĥon. Li ankaŭ servas kiel profesoro de usona Ceveland Muzika Instituto por doni instruadon al studentoj de diversaj landoj. Li plurfoje servas kiel ĵuriano en internaciaj gravaj pianaj konkursoj kaj liaj multaj studentoj gajnis premion en internaciaj gravaj pianaj konkursoj.

Retrospektive, Yin Chengzong estas trankvila pri siaj malsukceso kaj atingo. Li diris, ke oni devas ŝategi ion kaj tiel li povas trovi forton. En malfavora cirkonstanco, li povas forgesi ĉion se li sidas antaŭ piano.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040