china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mosuo-nacieco amas kantadon
(GMT+08:00) 2007-12-15 16:52:19


mosuanoj

En la provincoj Yunnan kaj Sichuan de sudokcidenta Ĉinio loĝas iu bela naciminoritato, oni nomas ĝin "mosuo". En la hodiaŭa programero, ni kune eniru la familion de mosuo-nacieco, kiu ŝatas kantadon.

Plejparto de la mosuo-nacieco loĝas en la provincoj Yunnan kaj Sichuan de sudokcidenta Ĉinio. Mosuanoj ĉe la lago Luguhu de la provinco Yunnan ankoraŭ konservas la plej originalan matriarkan klanon, viroj ne edzinigas, virinoj ne edziniĝas, ili nur establas rilatojn de amantoj. Do la lago Luguhu estas nomata kiel "virina regno".


Zaxi Dema

Pli ol 40-jaraĝa Zaxi Dema estas mosuano kiu loĝas ĉe la lago Luguhu. En la juneco, ŝi estis fama kantanto de la vilaĝo. Kiam okazis celebraj aktivadoj en la vilaĝo, la homoj ofte invitis ŝin por prezenti popolkantojn de la nacieco. Dema diris, ke la mosua popolkanto estas konsistiga parto de ŝia vivo.

"Mi tre ŝatas kanti en la vivo, mi kantas ĉie, eĉ en kuirado, mi kantas ĉion mi pensas."

Ĉiuj mosuanoj lertas en kantado kaj dancado, la plej populara danco estas "Jiacuo". La vorto "Jiacuo", en la lingvo de la mosuo-nacieco, signifas danci por bela tempo. Ĝeneraledire, krom funebra muziko, la muziko mosuo-nacieco estas laŭta kaj sonora.

Nun vi aŭdas la kanton "Bela Luguhu" prezentitan de Zaxi Dema en mosua lingvo. La kanto tekstas:

"Bela Luguhu bonvenigas matenruĝon, la Leona Monto ekster fenestro estas ĉirkaŭita de blanka nubo, bonkora patrino ĝojas pro elkresko de filino."

La lago Luguhu estas la plej alta lago de la sudokcidenta provinco Yunnan. Ĝi estas inkrustita en montaro kiel brila perlo kaj havas ĉarman pejzaĝon, la homoj nomas ĝin "altebenaĵa perlo"kaj "la unua kurioza pejzaĝo de Oriento". Ĉe la lago troviĝas multaj vilaĝetoj kaj plejparto de loĝantoj estas mosuanoj. Do mosuanoj rigardas la lagon Luguhu kiel patrinan lagon kaj ili esprimas la amon al la patrina lago en la muziko.

                                                                                          Lago Lugu
Nun vi aŭdas la muzikaĵon "Sopiro al Lugu" verkitan de mosua komponisto Xiaozha. La homa voĉo en la muzikaĵo tute estas surbendigita ĉe la lago Lugu, la kantvoĉo de mosuanoj estas laŭta kaj sonora, la speciala voĉo kunfandiĝas kun popularaj elektronika muziko, perkutmuziko kaj orkestra muziko, tio estas aparte speciala. Aŭskultu kaj aprecu, la lago Lugu estas kvieta, la ĉarmo de la "virina regno" ŝajne aperas antaŭ niaj okuloj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040