china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amkanto de miao-nacieco
(GMT+08:00) 2007-12-27 17:34:58

Krom miao-tamburo, en la amo de miao-anoj ne poveblas manki kantado. Miao-nacieca knabino Huang Aixiu diris:

"Miao-nacieco estas kanta nacieco, ni kantas ĉie, eĉ sole sur la monto. Ni improvize verkas la tekston. Ekzemple kiam mi konversacias kun vi, mi ne rekte diras, sed kantas. Ni esprimas senton kaj amon kaj amikigas per kantado."

La popolkanto de miao-nacieco ofte estas prezentata en miao-lingvo. Tamen en longa historio, miao-nacieco ne havis sian propran ideografion, tial ilia popolkanto ne havis fiksan tekston kaj estis tute verkita laŭ penso de la kantanto. En 1956, la ŝtato helpis al tiu nacieco krei skribon. Miao-nacieca knabino Long Shiying diris:  

"La miao-a popolkanto dividiĝas en tri tonojn, la altan, mezan kaj malaltan. Oni prezentas la altan tonon por bonvenigi gastojn, la mezan tonon por esprimi ĝojon kaj triston en la koro kaj la malaltan tonon gejunuloj prezentas kiam ili enamiĝas."

Miao-nacieco estas varma, la maniero esprimi amon estas tre aparta. En miao-vilaĝo, en la tagoj kun tri aŭ ok en la dato laŭ la luna kalendaro, miao-anoj iras al Bianbian-foirejo. Miao-a knabino Long Huixiang diris:

"Bianbian-foirejo estas iu bazaro, gejunuloj serĉas amanton en la foirejo, Bianbian-foirejo signifas limon de la bazaro, gejunuloj babilas kaj kantas ĉe la foirejo."

En la foirejo, delikate beligitaj miao-aj knabinoj kantas sian ĝojon per sonora voĉo. Por esprimi amon, miao-aj knaboj ŝtele premiĝas post la knabino, li neatendite etendas la manon kaj milde pinĉas la etan fingron de la knabino.

Knaboj kantas: Mi aŭdas ke estas dolĉa bombono de fratino, mi deziras bombonon sed ne alportas kun mi monon. Aŭdinte tion, knabino tuj respondas: Vi ripetade petis bombonon, sed por kiu vi petis ĝin, por infano aŭ patrino?

Se la knabino konsentas, ŝi ofte tiel kantas:Mi havas bombonon, sed acidan; manĝinte ĝin, vi certe kurbigo la lumbon. La knabo do respondas: Mi soife atendas la bombonon, kvankam via bombono estas acida, tamen mia koro ne. Post kelkfoja peto de bombono, fine la knabino ofte lasas tenerajn vortojn: Sekvu min se vi deziras bombonon, ne kulpigu min se agaciĝos la dentoj. Sekve kiam la knabino forlasas, la knabo tuj sekvas ŝin kaj ili do rendevuas en arbaro aŭ ĉe rivereto.

Se la knabino jam havas amanton, ŝi do diras al la knabo: Miaj bombonoj estis venditaj, bonvole gustumu ĝin aliloke. Se la knabino ne konsentas, ŝi do respondas: Malriĉa fratino ne vendas bombonon, ne eblas peti bombonon al mi. Aliforme la knabino vere aĉetas bombonon al la knabo, tio signifas, ke inter ili ekzistas nur amikeco. Tiam la knabo akceptas la bombonon kaj forlasas.

Kvankam miao-anoj tenas tradician geedziĝan koncepton, tamen ili ankoraŭ respektas liberan enamiĝon de gejunuloj. 20-jaraĝa miao-nacieca knabino Long Huixiang eliris el la miao-vilaĝo antaŭ unu jaro, kaj laboras kiel popolkanta aktoro en la apuda urbeto Fenghuang. Ŝi diris:  

"Miaj parencoj iam enkondukis amanton por mi, tamen miaj familianoj opinias, ke nun mi laboras en la urbeto, geedziĝo devas preni mian opinion. Ĝenerale miao-nacieca geedziĝo respektas liberan enamiĝon, eĉ se familianoj jam aranĝis, se la koncernatoj ne konsentos, neniu ilin devigos."

Sed kiam gejunuloj akordiĝe enamiĝas, ili do interŝanĝas fidindaĵojn. Ĝenerale la knabo donacas lavtukon, zonon kaj tabakon al la knabino, la la knabino donacas arĝentan harpinglon, braceleton kaj broditajn ŝuojn al la knabo, por esprimi sian amon. Poste ili informas al siaj gepatroj, la gepatroj de la knabo do invitas iun svatanton kaj kune diskutas pri dato de favora aŭspicio por okazigi la geedziĝan ceremonion.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040