china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ukrajna instruistino Aleksandra Kovaliova
(GMT+08:00) 2008-01-16 09:00:43

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas instruado en klasĉambro de la rusa lingvo en xinjiang-a universitato. Instruistino Aleksandra Kovaliova estas el Ukrajno. Ŝi sinsekve faras instruadon de la rusa lingvo en Ĉinio 16 jarojn kaj gajnis amikecan premion por alilanda fakulo, la plej altan ŝtatan premion donitan de la ĉina registaro al alilandaj fakuloj venantaj al Ĉinio. Nun ni iom rakontu pri la ukrajna instruistino.

En la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Aleksandra Kovaliova 43-jara kiel fakulo de la rusa lingvo, estis sendita de ministerio de eksa Sovetio pri alta edukado al iu lernejo de la urbo Xi'an de Ĉinio por doni instruadon. Same kiel alilandanojn, kiuj unue venis al Ĉinio, lingvo-malkomprenado kaj manĝado-nekutimiĝo ĝenis ŝin. Aleksandra Kovaliova rememoris:

"Mi ne scipovis uzi manĝbastoneton kaj ne kutimiĝis al manĝado. Cetere la ĉina lingvo estis tute malkomprenata por mi. Ĉio ĉi tio estis baro inter mi kaj ordinaraj ĉinoj. Feliĉe miaj ĉinaj amikoj varmakore donis helpon al mi."

Tiam Aleksandra Kovaliova renkontis alian grandan malfacilaĵon. En la fino de la jaro 1990, eksa Sovetio malintegriĝis kaj Aleksandra Kovaliova, kiel sendita fakulo estis en embaraso. Tiam Aleksandra Kovaliova havis salajron kune donitan de eksa Sovetio kaj Ĉinio kaj post malintegriĝo de Sovetio, malaperis parta salajro liverita de eksa Sovetio. Resto por daŭrigi instruadon aŭ reveno al hejmlando estis elekto por Aleksandra Kovaliova.

Finfine Aleksandra Kovaliova elektis reston. Ŝi diris, ke ŝi devis resti en Ĉinio por plenumi kontrakton.

"Mi estas optimisma kaj kredas, ke en la vivo, problemoj povas esti solvataj. Plej grave estas, ke mi elkore ŝatas mian laboron en Ĉinio."

Dum dono de instruado en la urbo Xi'an, Aleksandra Kovaliova renkontis sian edzon, profesoron Yu Yang en Xi'an-a Fremd-lingva Instituto. Yu Yang ĉiam akompanas ŝin kaj donas al ŝi helpon kaj subtenon.

Sub helpo de edzo kaj ĉinaj amikoj, Aleksandra Kovaliova tago post tago kutimiĝis al vivo en Ĉinio. En la jaro 2002, rekomendate de sia edzo, Aleksandra Kovaliova venis al Xinjiang-a Universitato por doni instruadon de la rusa lingvo.

En klasĉambro de Aleksandra Kovaliova, multiĝas rideto kaj interfluo inter instruisto kaj studentoj. Aleksandra Kovaliova tre alte atentas elfosi intereson de studentoj al la rusa lingvo. En novjaro de ĉiu jaro, Xinjiang-a Universitato organizas amuzan vesperon por bonvenigi novan jaron kaj ŝi proponis, ke studentoj memdecide reĝisoru dramon. Iam ŝi eĉ kuraĝigis ilin verki scenaron. Aleksandra Kovaliova diris:

"Kvankam studentoj ĵus lernis la rusan lingvon, tamen ili komencis reĝisori dramon. Mi volas doni helpon al ili kaj tio estas tre ĝojiga por mi. Tiuj studentoj tenas malmultan scion pri la rusaj lingvo kaj literaturo, tial mi klarigis, kiel ili manifestu per korpa lingvo. Tago post tago ili havas grandan intereson pri la rusa lingvo. Mi pensis, ke tio estas nepra procezo por ellerni la rusan lingvon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040