china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reciproka salutado okaze de Printempa Festo
(GMT+08:00) 2008-01-31 15:42:06

Karaj amikoj, la 7-a de februaro estos la ĉina tradicia Printempa Festo. Antaŭ la festo, ni, laŭ la kutimo de ĉinoj, adresas al vi printemp-festan saluton! Samtempe, ni elsendos grupon da ĉinaj popolkantoj pri la ĉina Printempa Festo. Ni kune perceptu la ĝojigan etoson okaze de la ĉina Printempa Festo.

La Printempa Festo estas la unua tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro kaj estas la plej solena kaj plej spektakla antikveca tradicia festo de Ĉinio. Reciproka saluto estas grava aktivado kaj maniero por adiaŭi la malnovan jaron kaj renkonti la novan, esprimi belajn bondezirojn. Matene de la unua tago, ellitiĝinte, posteuloj antaŭ ĉio devas esprimi saluton al la plialtageneracianoj, dezirante al ili sanon, longan vivon kaj ĉion bonan. Renkontante aliajn ekstere, oni ankoraŭ devas doni reciproke saluton kaj benon. La aŭdata kanto "Feliĉan Printempan Feston" esprimas ĝuste tiun ĉi moron. La popolkanto el la nordoriento de Ĉinio, per ĉarma melodio, spegulas la harmonian kaj gajan atmosferon okaze de la Printempa Festo.

La 15-a tago post la Printempa Festo estas la ĉina tradicia Lanterna Festo nomata ankaŭ kiel Festo de Juanŝiao. Juanŝiao estas manĝaĵo, rondforma kaj glueca pastobuleto kun dolĉa farĉo. La vespero estas la unua plenluna vespero de la nova jaro. Plenluno havas apartan signifon por ĉinoj. Ĝi simbolas familiarecon kaj feliĉan vivon. En tiu tago oni manĝas juanŝiaon. Bonvole aŭskultu popolkanton de la ĉina norda provinco Shanxi "Ĝoja Juanŝiao-Festo". La kanto plenas de gajeco kaj fervoreco, esprimas la ĝojplenan senton.

En la vespero okazas ankoraŭ multe da amuzaj aktivadoj, ekzemple, spekti lanternojn, leondanci, drakdanci, surtere boati, stilziri kaj prezenti jangon. Tiuj enhavoriĉaj kaj buntaj amuzaj aktivadoj estas ege ŝatataj de la popolanoj. La kanto "Spekti jangon" spegulas, ke fratinoj, portante freŝajn vestojn, kune iras spekti jangon. La vortoj estas lakonaj kaj modestaj, vivecaj, delikataj kaj fortaj je arta efekto.

Nun ni aprecu alian entuziasman alegran kanton en norda parto de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio "Surtera boatado". Surtera boatado estas folklora kantdanco. Okaze de la Printempa Festo kaj aliaj tradiciaj festoj nordaj ĉinoj ofte organizas la agadon. La melodio estas alegra, humura kaj fervoreca, vivece priskribas la optimisman kaj duran karakteron de boatistoj kaj spegulas la agrablecon okaze de la Printempa Festo.

Fine, ni aŭskultu plu popolkanton en norda parto de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio "Pendigu ruĝan lanternon". La kanto, per ĉarma melodio, priskribas, ke okaze de la Printempa Festo, en norda kamparo oni pendigas antaŭ la propra pordo lanternojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040