china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bonan fortunon!
(GMT+08:00) 2008-02-14 14:37:50

Jen estas la kanto prezentita de Zu Hai "Bonan fortunon!". La kanto esprimas, ke oni deziras bonan fortunon al la patrolando jaro post jaro, elverŝas la voĉon de la popolanoj de Ĉinio. "Faldu milon da paperaj gruoj, ligu al ili ruĝan bendon, bonan fortunon al la bonkoruloj. Faru ĉinan banton, petu printempan venton tondi rubandon, bonan fortunon al la patrolando, tago post tago, jaro post jaro."

Zu Hai haskiĝis en la jaro 1976, en la provinco Anhui. De infaneco ŝi jam montris siajn interesiĝon kaj talenton pri muziko. Ŝi diplomitiĝis el la Ĉina Konservatorio kaj poste aliĝis al la Ĉina Kantdanca Ensemblo kaj en 2003 aliĝis al la Kantdanca Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Nun vi aŭdas ŝian famigan kanton "Por kiu". La kanto laŭdas la oficirojn kaj soldatojn de la armeo pro ilia spirito sinforgeseme batali por la sekureco de la vivo kaj posedaĵoj de la popolanoj. La kantado estas sincera kaj kortuŝa.

Ŝia voĉo estas klara kaj dolĉa kaj tre taŭgas por la kantoj kun ĉina nacia stilo. Disvolvante la propran avantaĝon en kantado, ŝi ankoraŭ tre alte akcentas kreivon de la nacistila kantmaniero kaj kuraĝas kombini la nacian kantstilon kun la populara, kaj precipe en traktado de kantoj ŝi formis sian rimarkindan trajton. Ŝia kantado estas intima, senafekta, sentoplena kaj efektema. Ŝia kantstilo estas aprobata de la aŭskultantoj. Pri tio ŝi diris:

"Mi opinias, ke kantisto ne nur devas posedi bonan voĉon, sed ankaŭ devas bone trakti kanton. Ni devas meti la senton sur la unuan lokon en la kantado, plene fandi niajn ideon kaj senton en la kantadon. Mi esperas, ke en mia kantado mi esprimos al la amikoj miajn elkorajn senton kaj impresiĝon."

Jen estas la de ŝi kantata "Mia hejmo en Ĉinio". Per simplaj vortoj kaj orelplaĉa melodio, la kanto montras la profundan benon de la ĉinaj gefiloj al la patrolando. "Kie estas mia hejmo? Mia hejmo estas en Ĉinio. Tion mi parkeris en la pasinteco. Kie estas mia hejmo? Mia hejmo estas en Ĉinio. Nun tion mi diras kun fiereco. En mia hejmo estas la Granda Muro, la rivero Jangzio kaj Flava Rivero. Mia hejmo estas vastega, en ĝi multegas gefratoj, kiuj estas laboremaj kaj modestaj, kaj mia hejmo estas plezuriga kaj harmonia. La historio de mia hejmo estas tre tre longa, la rakontoj estas tre tre multaj."

Ĝis nun ŝi jam eldonis 15 kantalbumojn. Nun bonvole aŭskultu ŝian kanton "Ĉinokto longe vivas". Plena de patoso ŝi esprimas la ĝojon de la ĉina popolo en festo kaj ĝian laŭdon kaj varman amon al la bela kaj feliĉa vivo.

Pri tiu ĉi kanto Zu Hai diris:

"La melodio de la kanto estas tre alegra kaj impona. Por des pli bone kanti la kanton, mi aplikis multe da resonanco en la kapa kavo. La registro de la tajda parto de la kanto estas tre alta, mi do aplikis miksan voĉon veran kaj falsetan, precipe en la lasta duono de la kanto."

"En la ĉielo ora floro ligiĝas kun jada folio; sur la tero kantdancoj ŝvebas super la longa strato. Ho, kiel bela nokto, kiel brila paĝo! Ĉiuj spertas la evoluadon de la epoko, ĉiuj parolas pri la evoluado multega. En tiu ĉi nokto oni ege ĝojas, ni, la popolanoj, iras sur novan ŝtupon. En Ĉinio ĉie regas primavero, ja estas neforgesebla nokto."

Fine, bonvole aŭskultu la kanton "Feliĉiga montkanto". Per popularaj vortoj kaj glata melodio, la kanto vivece priskribas la mildajn kaj ĝojigan feliĉan vivon de la modesta kaj bonkora laboranta popolo.

"Mi kantas ĉe sunleviĝo, ne hejmeniras ĉe vespera krepusko. Geamantoj rendevuas koro al koro, montkantoj flugas super la monto, feliĉo herediĝas jaro post jaro. Vi kaj mi antifonas, montkantoj fluas kiel printempa rivero. Montkantoj ja estas pokalo da vino, ebriiĝas kune la ĉielo kaj la tero."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040