china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Literatura Vojo de Verkistino
(GMT+08:00) 2008-02-21 07:26:49

"En la knabinaj jaroj mi rezignis multe da raraj aferoj: Mi ricevis varban anoncon el dancolernejo kaj rekrutigan registrilon el ensemblo de armeo. Sed ĉiufoje mia ideo ŝanĝiĝis.

"Kio kaǔzis, ke mi levis ĉi tiun sanktan skribilon, forlasinte ĉion, kvazaǔ mi nepre volus pasigi asketecajn tagojn? La vivo? Eble tiu periodo, kaj ordinara kaj ne.

"Pleno kaj riĉo povas langvorigi, male vako kaj malsato diligentigas kaj strebigas.

"En la deko da plagaj kaj tumultaj jaroj mi estis nur knabino, siaflanke jam spertinta supraĵan bruecon. Tiu periodo estis fakte de vako kaj malsato. Miaj vortoj, 'vako' kaj 'malsaso', signifas silenton de literaturo.

"Nenio estas pli tragika ol literatura muto kiu signifas velkon de homa animo.

"Mi ofte pensas pri ĉi tio: En nia generacio eble malmutlaj homoj aspiras esti verkist(in)oj. Tiam literaturo ŝajnis al ni peco da nebulo moviĝanta ĉe la 'rando' de la ĉielo. Literaturo, simple neatingebla revo. Tamen tiu grupo da homoj kaj la nuntempa literaturo, la nuna literaturo kaj tiu homgrupo, finfine sin ligas unu la alian, tre strikte. Tiel absurde, ankaǔ tiom verve. Malfacile sin ovras la junaj koroj, unu post alia, por sin elverŝi, kun obstineco.

"Verkisto parolas pri sia interna mondo, laǔ propraj travivaĵoj kaj aparta kompreno pri la vivo, same kiel pentristo kiu scias elvolvi siajn sentojn. Sento estas ne sole apriora. Ĝi inkludas liajn aŭ ŝiajn specifan vidpunkton kaj originalan opinion.

"Obskuro de literaturo, sensoneco de literaturistoj, kiuj timas nudigi la koron, kio kaǔzas, ke nia generacio fariĝas tiom pensema, parolema kaj inklina malkaŝi la internon kaj amanta montriĝon. Sekve ne sufiĉas jam elokventeco kaj babilado, ni do levas skribilon.

"Kompreneble tio ne estas la tuto. Restas jenaj demandoj: Kion diri? Pri kio skribi? Kaj kiel? 'Traǔmate'? 'Malkaŝe'? 'Mizantrope'? 'Nebule'?... Ĉiuj serĉas. Ĉiuj strebas al sincero kiu estas la komuna naturo de la homaro.

"Mi devas retropaŝi en la epokon de literatura muteco.

"Instigite de literaturo, mi komencis zorgi la vivon. Literaturo vekis mian amoron al si, ankaǔ amon al la vivo. Kompreneble, mi atentas ne sole nunajn aferojn.

"Ĉe la 1-a vojkruciĝejo de la vivo mi elektis kamparanigan vojon. Tiam, en la kamparo, same nedistingeblis vero disde malvero, tamen en la vasta spaco mi jam vidis helan kaj klaran firmamenton. Mi vidis ankaǔ tion, kiel rivera akvo silente kombas surfundajn herbojn kaj kiamaniere infanoj faras ringojn el folioj; mi vidis ankaǔ, ke naiva rideto aperas nur post kiam kamparanoj portas vivtenan grenon hejmen.

"Tiom da sinceraĵoj sin kaŝas en la senlima kamparo, meze de densaj sorgoj! Sinceraĵoj, ne taǔgaj al tiamo! Antaǔ miaj okuloj pli kaj pli klariĝis la vera fizionomio de homoj post kiam ili forgesis pompajn kaj drastajn politikajn vortojn. Ho, fakte ĉiu tenas sekretan anguleton en la koro. Kaj, ĉu ne ĝuste tio estus la celo de literaturo?

"Ho, literaturo – vivo – homscienco!

"Kaj tiel komenciĝis mia literatura vojo."

Kara samideano, ĵuse vi legis vortojn de Tie Ning, fama verkistino naskita en Pekino, 1957. Nun ŝi estas vicprezidanto de la Verkista Asocio de Ĉinio kaj prezidanto de la Verkista Asocio de Hebei-provinco. Abiturientiĝinte en 1975, ŝi iris fizike labori en la kamparo. En 1984 ŝi fariĝis profesia verkanto. En 1989 ŝi elektiĝis kiel labormodelo de la provinco Hebei. Invitite de la usona registaro, en 1995, ŝi flugis al Usono kaj vizitis pli ol 10 ŝtatojn kaj urbojn. En 1996 eldoniĝis 5-voluma "Antologio de Tie Ning". En 1998 kaj 2001 ŝi gvidis verkistan delegacion al Britio, Francio, Israelo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Rusio kaj aliaj landoj por fari interfluadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040